Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Recenzo de Centvorte

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-08

Ĉe la eldonejo Mondial baldaŭ aperos Centvorte, volumo, kies ĉefa kolekto “sendube helpos firmigi la enkondukon de la mikronovela ĝenro en la Esperantan literaturon”. Tion asertas en la Antaŭparolo la konata verkisto Liven Dek.

La aŭtoro de tiu grava verko estas la plurfoje literature premiita “Jorge Rafael Nogueras, Portoriko (Usono)”, kiel la ĵurioj kutimas anonci lian nomon. Jes, tre talenta aŭtoro kaj ankaŭ akademiano, sed por ni, li restas Rafa, nia afabla, amuza kaj aminda kunulo, kunlaboranto, podkastisto kaj instruisto.

En Centvorte debutas 100 fascinaj ekzemploj de la mikronovelo, bele difinita de Dek kiel “ege mallonga rakonto novelece aranĝita, prezentanta simplan fakton, cele al ĝia facila asimilo”. En tiu ĉi okazo “ege mallonga” egalas precize 100 vortojn, limon kiun Rafa mem elektis kiel defion kaj disciplinon—kaj kiun li tre evidente sukcese respondis. La verketoj en Centvorte donas al la leganto iomete pli intiman rigardon en lian menson kaj samtempe atestas lian kompetenton kaj stile kaj teknike.

Ĉiuj el ili estas juveloj, iuj pli brilaj ol aliaj—kelkaj vere ravaj—sed ĉiu kun sia efekto. La plimulto prezentas inĝenian intrigeton, kiu elnodiĝas frape kaj ironie. Dum kelkaj sekundoj oni sentas momenton de ĝojo kaj samtempe ĉagreno, ekkonsciante pri la artifiko (tre simile al la efiko de sukcesa ŝerco). Tiel unu trafa frazo moketas la fortegan kaj kompleksan reton el komunaj supozoj, de kiuj ni dependas por funkcii en la ĉiutaga vivo.

Kontraste, kelkaj rakontoj glate progresas de komenco ĝis fino, montrante sin foje eĉ kortuŝaj kaj memorigante nin pri la diversaj specoj de maljusteco en nia mondo. En aliaj okazoj la intrigo iel fontas el konvenciaj interhomaj aŭ familiaj rilatoj, kaj tiel reliefigas bazajn homajn emociojn kaj tendencojn.

La fekunda imago de Rafa ampleksas ĝenrojn de pura fantazio kaj magia realismo ĝis hororo kaj malutopio. Ofte rolas magio, superpovoj kaj alispecaj supernaturaĵoj. Multaj rakontoj dependas de fortaj negativaj emocioj, paranojo, malsano kaj frenezeco, kaj la morto en diversaj roloj. (La listo de murdiloj longas!) La lertaj finiĝoj tamen tuj forvaporigas la eventuale malhelan etoson. Kaj ne mankas tordita humuro.

Ĉiu “centvorto” memstaras, kun propra titolo; eblas do legi ilin unu- aŭ plur-ope, laŭhazarde, aŭ sinsekve, eĉ senhalte. Stile, oni rimarkas minimuman eksperimentadon, kaj la vortprovizo, kvankam bunta, inkluzivas malmultajn neoftajn radikojn. La lingvouzo estas senerara kaj la verkisto kreas sian efekton per saĝa ĵonglado de simplaj elementoj. Kompreneble, la 100-vorta limo neprigas la detaleman prilaboradon, kiun ĉiu rakonteto klare ricevis.

Kaj ĝuste pro tio la leginto povos pli profiti, ĉar malgraŭ tio ke la trukoj ne plu funkcias, la verketo restas modela, inda je zorga pririgardo de ties teknikaj detaloj. Kaj studantoj kaj verkemuloj povas utile analizi la elekton kaj faradon de vortoj kaj ankaŭ la sintakson.

Iom surprize oni ekscias, ke Centvorte estas efektive duobla volumo. Krom la debuta kolekto de 100 mikronoveloj, ĝi enhavas kiel bonuson ĉiujn (22) verkojn de Rafa ĝis nun premiitajn en diversaj konkursoj, inkluzive de la Belartaj Konkursoj de UEA. Aparte imponaj inter ili, la sep konvenciaj noveloj montras lian majstradon ankaŭ de tiu ĝenro. Oni trovas en ili inventemajn intrigojn kaj scenejojn kun plaĉaj priskriboj, atentokaptaj ruzoj, daŭra suspenso kaj ofte ironiaj finiĝoj. Pluraj el tiuj ĉi verkoj spegulas tradiciajn valorojn de la esperanta kulturo kaj aparte kontentigas la leganton.

En sia Enkonduko, Rafa skribas: “Mi esperas, ke ĉi tiu mia eta kontribuo al la Esperanta literaturo vin amuzos, pensigos, kaj eĉ inspiros al verkado.” Tion ĝi sendube faros. Ni ĝoju, ke unu el ni jam tiel rapide atingis tiom multan renomon; ni kunfestu per gratuloj kaj aĉetoj la aperon de Centvorte. Samtempe ni esperu ke Rafa, malgraŭ sia elstara sukceso pri la mikronovelo, ne laboros ekskluzive en tiu kampo sed esploros ankaŭ pli vastan terenon. Ni ja bonŝancas, havante la eblon sekvi de tre proksime la kurson de tiel promesplena kariero.