Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Muzikamantoj, helpu nin!

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-08

Karaj legantoj! Ni ĉi-kvaronjare ricevis peton de nova esperantisto — muzikisto — kiu deziras trovi kantolibrojn en Esperanto. Ni petas helpon de muzikamaj samideanoj, trovi rimedojn por helpi lin. Kantolibroj en Esperantujo ofte publikiĝas private, kadre de lokaj grupoj, kaj eble ne konatiĝas ekster la urbo aŭ regiono. La retejo kantaro.ikso.net enhavas ege multajn kantotekstojn, sed tre granda plejparto estas sen partituro, kaj multegaj sen akordoj. Se vi povas rekomendi ajnajn helpilojn por muzikisto, kiu komencas engaĝiĝi pri Esperanto, ni petas ke vi skribu al ni: bulteno@esperanto.org

En miaj plej aŭdacaj esperoj, ni ricevos tiom da respondoj el ĉiu regiono, ke ni povos arigi bonan rimedoliston kaj disponigi ĝin al ĉiuj!