Presita el Usona Esperantisto № 2025:2
Speciala premio: elekto de la Centra Oficejo
![[figure]](fiŝo.png)
Ni estis tre kontentaj vidi la diversajn dezajnojn por libropaĝmarkiloj, kiujn ni ricevis kadre de la konkurso! Estis pluraj, kiuj estis interesaj kaj belaj. Kiam ni konsideris ĉiujn, unu elstaris al ni kiel tiu, kiu plej bone reprezentas nian asocion. Ni decidis, ke tiun dezajnon ni produktos kaj komencos distribui, kaj por ankaŭ danki al la kreinto, ni aljuĝis specialan aldonan premion, “Elekto de la Centra Oficejo”, kun valoro de $250 USD.* Tiu premio estas aldona al la tri menciitaj en la raporto de Charles Germany.
Ni presos libropaĝmarkilojn kun tiu dezajno loke en Toronto, kaj distribuos ilin unue dum la Dulanda Kongreso, kie eblos akiri plurajn, por ke via klubo disdonu ilin ĉe “Little Free Libraries”, ĉe kulturaj festivaloj, aŭ kiel ajn plaĉas al vi. Ni ankaŭ distribuos dum la Movada Foiro kadre de la UK en Burno, kaj (se restos) aldonos al mendoj de la libroservo, aŭ eventuale vendos arojn. Ni ja kredas, ke la publiko tre ŝatos la dezajnon, kaj ke la libropaĝmarkiloj baldaŭ elĉerpiĝos!
La kreinto de la dezajno estas Anne Schill, de Mountain View, Kalifornio. Ni demandis al Anne pri ŝia inspiro por la dezajno. Jen kion ŝi diris: “En mia vivo, literaturo kaj Esperanto ambaŭ donas al mi senton de ligo kun aliaj senkonsidere de tempo aŭ loko. Jen la kialo ke mi feliĉis partopreni ĉi tiun libropaĝmarkilan konkurson.” Anne partoprenos la Dulandan Kongreson kaj NASK en Toronto, do vi povos gratuli ŝin erve! Dankon al Anne!
*La originala buĝeto de la projekto planis $500 por presado de la libropaĝmarkiloj. Ni reduktas la presbuĝeton al (maksimume) $250 por la unua presado, tiel ke la fina buĝeto restos egala. Se la libropaĝmarkiloj estas furoraj, ni povos poste presi denove!