Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

IRo: Internacia Retradio

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-09

Ĉi tiu mesaĝo, iomete adaptita por Usona Esperantisto, aperis en Telegramo de Muzaiko.

Saluton! Mi havas mojosan informon por vi ĉiuj, samideanoj! Ekde la 29-a de Majo ekzistas alia nova radio en Esperanto, kiu, malkiel Muzaiko, dissendas informojn.

Jen ligilo al nia retejo: https://internaciaretradio.wordpress.com/

Temas pri la Internacia Retradio, IRo, kiu la tutan tagon elsendos programojn tute en nia kara lingvo.

La semajna novaĵbulteno estos enondigita ĉiutage je la 8-a kaj 20-a horoj UTK, kaj estos ankaŭ havebla podkaste. Dum la resto de la tago, vi tamen povos daŭre aŭskulti nian fluon de pasintaj elsendoj, tamen buntaj kaj bonkvalitaj. Ne temas pri konkurenco al Muzaiko, sed pliriĉiĝo de la esperanta radia spektro. Ĝuu do simple!

Ĝis do por niaj unuaj novaĵoj!