Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

IJK 2025 en Indonezio invitas vin!

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-09

Restas malpli ol du monatoj ĝis la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazos de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio.

La 81-a IJK estas la unua IJK kiu okazos en Indonezio, granda insularo en Sudorienta Azio konata pro ties kultura, ekologia, kaj lingva diverseco, kaj krome pro multaj lokoj proklamitaj kiel mondaj heredaĵoj de Unesko. La kongresa temo estas “Diverseco, solidareco kaj toleremo”, sub kiu okazos programeroj kiuj reliefigos la kuriozan kazon de diverseco en Sudorienta Azio kaj kion lerni de tiu diverseco. Dum IJK, tre specialan okazon kune prifestos kongresanoj: la 80-an datrevenon de la Sendependiĝo de Indonezio el Nederlando en 1945. Okazos buntaj kulturaj programeroj por elmontri la kulturan diversecon de Indonezio per tradiciaj dancoj, teatraĵoj kaj muzikaĵoj.

Kongresanoj povas nun aliĝi al abundaj opcioj de antaŭ-, dum- kaj post-kongresaj ekskursoj, kaj krome komforte veturos inter la ĉefurbo Ĝakarto kaj la kongresejo, Alfa Resort Hotel and Conference, per niaj specialaj buskaravanoj. En la programo, atendas vin vasta gamo de lernigaj, interagaj, sportaj kaj distraj aktivaĵoj, taŭgaj por ĉiuj aĝoj, lingvoniveloj, kaj emoj. Krome, eblos ankaŭ KER-ekzameniĝi skribe pri la nivelo C1: al individuaj membroj de TEJO disponeblas repago de 20€. Individuaj kongresanoj ankaŭ povas proponi programerojn ĝis la 30-a de Junio.

Ĝis nun aliĝis 140 homoj el 33 landoj, el kiuj plej multaj aliĝis el Indonezio (22), Japanio (12), Aŭstralio (12), kaj Ĉinio (8). Krom ili, aliĝis junuloj el aliaj landoj de Sudorienta Azio, ĉefe Filipinoj kaj Vjetnamio (po 7), Orienta Timoro (6), kaj Tajlando (2). Dum IJK 2025 vi certe profitos de la unika okazo konatiĝi kaj amikiĝi kun samideanoj el Azio kaj Oceanio, multaj el kiuj partoprenos sian unuan internacian Esperanto-aranĝon.

Mankas ankoraŭ kelkaj homoj por ke ni atingu nian sekvan mejloŝtonon: 150 partoprenantoj. Ĉu vi ankoraŭ ne havas planojn en Aŭgusto? Ĉu vi ŝatus sperti ion tute novan kaj mirindan? Eliru la rutinon, venu al Indonezio! Ne maltrafu ĉi tiun tre maloftan ŝancon por konatiĝi kun ĉi tiu mirinda lando, pere de Esperanto, kune kun esperantistoj! Neniam oni estas tro maljuna por partopreni en IJK; ĉiuj estas bonvenaj amuziĝi! Aliĝu dum la tria aliĝperiodo ĝis la 30-a de Junio.

La reta aliĝilo troviĝas ĉe https://ijk2025.tejo.org/alighilo/.