Presita el Usona Esperantisto № 2025:2
Forpasis Jim Henry
Tuj antaŭ ol la redakcio devis sendi ĉi-numeron al la presejo, mi eksciis pri la forpaso de Jim Henry la 25-an de Majo. Jim helpis fondi la Esperanto-Societon de Metropola Atlanto, kaj li estis inter la unuaj esperantistoj, kiujn mi renkontis em 2003. Mi memoras, kiom dediĉita kaj afabla li estis. Ni omaĝos lin kun aliaj en Toronto.