Presita el Usona Esperantisto № 2025:2

Internacia Tago de Familioj

Lasta ĝisdatigo: 2025-06-09

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas “Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo”. Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn, kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.

Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel ni bezonas, ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj.

Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj antaŭenigu decan laboron kaj egalajn ŝancojn. Justeco kaj inkluzivo estas la ŝlosiloj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. En tiu vojo, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti.

Mondaj registaroj devas aŭskulti la popolojn de la mondo, en tutmonda dialogo kun internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, akademioj, kaj komercaj kaj civitanaj organizoj, por kunlabora agado. Neniu estu postlasita en nia tutmonda vojo al daŭripova evoluigo.

Per Esperanto, ni transdonas, ene de niaj familioj, kaj inter malsamaj familioj, la valorojn de solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. En pluraj renkontiĝoj tra la mondo, ĉiutage, parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto kultivas konfidon, toleremon kaj respekton. Ni unuiĝu por konstrui tiun pli bonan mondon por ĉiuj.

Prelegoj famili-rilataj dum la Dulanda Kongreso

  • Esperanto en la familio: spertoj de esploro el intervjuoj kun denaskuloj kaj gepatroj trans diversaj kontinentoj
    • Stela Besenyei-Merger, Hungarujo
    • Dimanĉo, 13 Julio, 13h00-14h15 en la Internacia Ĉambro
  • Mia sperto denaskuligi miajn filinojn
    • Amanda Higley Schmidt, Usono
    • Sabato, 12 Julio, 10h45-12h00 en ĉambro ILC 102

La tempoj kaj lokoj estas aktualaj je presotempo, sed kontrolu la horaron dum la kongreso por esti certa! Ni kuraĝigas homojn, kiuj havas intereson pri Esperanto kaj familioj, skribi al amanda.schmidt@esperanto-usa.org por dialogi pri la temo kaj pri eventuala eblo munti ĉi-rilatan Zoom-kunvenon aŭ SIG (Special Interest Group).