Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”

Tempo de la mortkristanoj

Lasta ĝisdatigo: 2025-04-29

Ĉi tio estas elĉerpaĵo el Tempo de la Mortkristanoj: Miraĝoj de la 2077-a jaro, romano el 2011 verkita de Jurij Ŝĉerbak kaj elukrainigita de Viktor Pajuk.

2 Aŭgusto 2077 6:00 ptm, Vaŝingtono

ALVOKO
de Prezidento de la Konfederacio de Nordamerikaj Ŝtatoj
Shirley McDowle (Van Lee)
al la Popolo kaj Kongreso de Nordameriko



Miaj karaj samcivitanoj!

De hieraŭ ni festis kun vi la brilan venkon de la Usona Legio super la ribeluloj kaj bandoj de Zapatero, kio pruvis nian kapablon kuniĝi en la batalo por la sankta afero – liberigi la sanktan amerikan teron de invadantoj.

Sed hodiaŭ venis la tragika novaĵo: En la nokto de la 2-a de aŭgusto 2077, neaŭdita krimo estis farita en Kijivo, la ĉefurbo de la suverena eŭropa ŝtato Ukrainujo, okupita de la trupoj de la Nigra Hordo: Oficiroj de janiĉara punkorpuso senprovoke rabis ambasadon de la Konfederacio de Nordamerikaj Ŝtatoj, kio rezultigis la morton de ambasadoro John O’Sullivan kaj okdek sep ambasadkunlaborantoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Mortis marsoldatoj, kiuj heroe defendis ne nur civitanojn de la Konfederacio, sed ankaŭ civitanojn de la ŝtatoj-membroj de la OTS (Organizo por Tutmonda Sekureco), kiuj serĉis protekton sur la teritorio de la ambasado. Speciale dolora estas la perdo de la heroo de la marsaj ekspedicioj, la fidela filo de Ameriko, William Crawford.

Kelkaj pluvivaj ambasadkunlaborantoj estis nepravigeble arestitaj kaj deportitaj. Ilia restadejo hodiaŭ estas ankoraŭ nekonata.

La ambasadejo estis detruita, konfederaciaj posedaĵoj estis rabitaj, domoj estis bruligitaj.

Ĉi tiu akra krimo memorigas la plej terurajn tempojn en la homa historio kaj estas kruda malobservo de internaciaj leĝoj kaj konvencioj pri protekto de diplomatia personaro.

La amerika popolo estas ŝokita pro la perdo de siaj plej bonaj filoj kaj filinoj, kiuj servis sian Patrujon honeste kaj kuraĝe. Ni funebras pri la senkulpaj viktimoj de la agreso de la Nigra Hordo kaj esprimas nian plej profundan kondolencon al iliaj familioj, kaj al ĉiuj parencoj kaj amikoj de la viktimoj. Ni preĝas por la animoj de la mortintoj kaj kredas je la vortoj de Kristo: “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj” (Mateo 5:9).

Sed ni ankaŭ scias, ke efektiviĝos la averto de Dio: “Vere mi diras al vi: Mi akrigos Mian brilantan glavon kaj Mia mano komencos la juĝadon, tiam Mi revenĝos al Miaj malamikoj, kaj al Miaj malamikoj Mi repagos” (Readmono 32:41). Malbono devas esti punita.

Amerikanoj!

La senprecedenca banditatako de la Nigra Hordo sur nia ambasado memorigas nin pri alia malĝoja paĝo de nia historio – la atako de Japanio sur Pearl Harbor en 1941, kiu kaŭzis usonan eniron en la Duan Mondmiliton.

Mi, donitan al mi de la Konstitucio de la Konfederacio potencon, deklaras, ke ekde la 3-a de Aŭgusto 2077, la Konfederacio militas kontraŭ la Unio de Nigraj Hordaj Ŝtatoj. Mi havas la plenan subtenon de la Kongreso – kaj la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj. Mi ordonis al la Konfederaciaj Armitaj Fortoj fari serion da atakoj kontraŭ malamikaj armeaj instalaĵoj, komandejoj kaj informadcentroj uzante la plej novajn armilojn. Mi ankaŭ donis la ordonon laŭeble akceli la instaladon en la geofiksita orbito de la Batala Kosmostacio Ronald Reagan, per kies helpo ni kunordigos kaj faros strategiajn atakojn kontraŭ la Nigra Hordo.

Mi ne promesas al vi facilajn tempojn, karaj samlandanoj. La lukto estos malfacila kaj longa kaj postulos la mobilizadon de la klopodoj de ĉiu el vi. Sed memoru la senmortajn vortojn de prezidento John F. Kennedy, eldiritajn antaŭ pli ol cent jaroj: “Ni faros ĉi tiujn aferojn, ne ĉar ili estas facilaj, sed ĉar ili estas malfacilaj.”

Mi volas tuŝi alian aspekton de la tragika historio, kiu okazis en Kijivo. Jam delonge ni kun granda zorgo rigardas la eventojn en Ukrainujo – iam demokratia sendependa lando, kun kiu ni estis ligitaj per la ligiloj de strategia partnereco. Bedaŭrinde, Ukrainujo fariĝis la unua lando en Eŭropo, kie krimaj elementoj venkis, kie feŭda-diktatora reĝimo estis establita, kie libereco, honoro kaj digno de la civitano estis tretitaj de manpleno da oligarkoj. Ni provis konvinki niajn ukrainajn partnerojn pri la danĝero de tia evoluo, sed ili, kiel nun klare, intertraktis sekrete kun la Nigra Hordo kaj, kontraŭe al la naciaj interesoj de la lando, libervole fariĝis sklavoj de tiu sovaĝa feŭda forto, fordonante duonon de la lando al la Nigra Hordo.

La kijivaj aŭtoritatoj verŝajne forgesis la lecionojn de 1240, kiam katedralo de la Maria Endormiĝo en la Monaĥejo de la Grotoj – sanktejo de orienta kristanismo – estis prirabita fare de la trupoj de Batu Ĥano.

Ni akuzas la nunan estraron de Ukrainujo, ĝian regantan Superan Direkcion, pri krima malsukceso plenumi siajn respondecojn por fidinda protekto de diplomatiaj misioj. Je la konscienco de la regantoj en Kijivo estas la sango de senkulpaj viktimoj de la atako de la Nigra Hordo.

Ni rompas diplomatiajn kaj aliajn rilatojn kun la kijiva reĝimo kaj ordonas al niaj policaj agentejoj esplori, kaj, se trovite kulpaj, aresti helpantojn de la Nigra Hordo kaj tiujn, kiuj faciligas drogkontrabandadon al Nordameriko kaj subtenas la Zapatero-ribelulojn.

Ni ne rekonas la dividon de Ukrainujo en influzonojn kaj staras por la teritoria integreco de ĉi tiu ŝtato, ĝia sendependeco.

Ni alvokas ĉiujn sanajn fortojn de la ukraina socio kontraŭstari la diktatoran reĝimon en Kijivo kaj starigi demokratan ordon en Ukrainujo. Ni subtenos la novan demokratian registaron de Ukrainujokaj la Liberigan Fronton de Ukrainujo.

Ni estas konvinkitaj, ke per la kunigitaj klopodoj de liberemaj demokrataj nacioj, ni povos venki malamikojn, kiuj volas sklavigi la homaron, returni historion al la malgajaj tempoj de sklaveco, senleĝeco, spirita mallumo kaj detruo de la kredaj fundamentoj de kristanismo.

Nia lukto estos gajnita ne tiom per la potenco de niaj armiloj, kiom per la potenco de la amerikaj idealoj de libereco, nia fido al Dio, al Lia Providenco.

Dio protektu ĉiun el vi, karaj amerikanoj. Dio benu Amerikon.

Tempo de la Mortkristanoj: Miraĝoj de la 2077-a jaro (2011) estas agoplena politika trilero, fantazia kontraŭ-utopia romano pri proksima estonteco. La intrigo de la libro disvolviĝas sojle de la 4-a Montmilito. Post la 3-a Mondmilito kelkaj gravaj grandurboj, kiel ekzemple Detrojto, Seulo kaj Jerusalemo, estis detruitaj per atomeksplodoj. Naci-ŝtatoj aŭ kolapsis kaj estas en malkresko, aŭ aliĝis al aliancoj. La monda valuto, la globo, estis enkondukita, kaj la vera potenco apartenas al korporacioj. El Mongolio komenciĝis formado de la Nigra Hordo – kuniĝo de islamaj kaj islamigitaj ŝtatoj, kiuj iom post iom konkeris Centran Azion, Siberion kaj Mezorienton. Ĉi tio kaŭzis la ĉesigon de nafto-eksporto el menciitaj regionoj. Rusio estis dividita en apartajn ŝtatojn, la plej multaj el kiuj fariĝis parto de la Nigra Hordo, la ĉina Subĉiela imperio kaj Japanio. Ukrainio restis ekster la aliancoj, sed estas valora partnero por multaj supernaciaj kreaĵoj.