Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”

KER ekzamenoj en 2025

Lasta ĝisdatigo: 2025-03-24
[figure]

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj eblas ilin trapasi surloke, en specifaj okazoj, aŭ rete, laŭ antaŭe decidita kalendaro. Por la jaro 2025 estas jam du aprobitaj ekzamensesioj, en kiuj eblos ekzameniĝi kaj ĉeeste kaj rete. Krom ili unu plia ankoraŭ dependas de la interesiĝontoj.

Toronto - 11-a de Julio

La unua ekzamendato estas la 11-a de Julio, komence de la Dulanda Kongreso en Toronto (Kanado) kaj fine de la ĵus antaŭa Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Paralele kun la ĉeestaj ekzamenoj eblos solvi ankaŭ rete la testojn kaj tiel tra la tuta amerika kontinento kaj en la proksimaj tempozonoj oni povos labori en komforta, dumtaga temp-intervalo. En tiu tago okazos ekzamenoj je niveloj: B1, B2 kaj C1.

UK, Brno - 1-a de Aŭgusto

La dua ekzamensesio okazos dum UK 2025, la 1-an de Aŭgusto. Ankaŭ en tiu tago okazos kaj ĉeestaj kaj retaj ekzamenoj, sed nur en tiuj niveloj, en kiuj aliĝos ĉeeste kaj rete sume minimume 12 kandidatoj. La proponataj niveloj estas B1, B2, C1 kaj C2. Pro la tempozono tiuj ekzamenoj taŭgos precipe por eŭropaj kaj aziaj kandidatoj.

IJK, Indonezio - 14-a de Aŭgusto (provizora)

Krom la du sesioj jam konfirmitaj, estas ankaŭ planata papera C1-ekzameno por homoj, kiuj partoprenos la 81-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Indonezio. Interesiĝantoj nepre skribu al ijk2025@tejo.org ĝis la 1-a de Majo, ĉar necesas minimume 10 kandidatoj por ke la ekzameno povu okazi.

Intervjuoj

La parolaj ekzamenoj havas du partojn: aŭdkomprenajn testojn kaj parolajn antaŭkomisionajn ekzamenojn. El tiuj por la antaŭkomisionaj, individuaj ekzamenoj estos fiksitaj pluraj ebloj, kaj la kandidatoj povos rezervi por si tempon: (a) por ĉeesta ekzameniĝo en Greziljono, en Toronto aŭ iam dum la UK-semajno, aŭ (b) por retaj intervjuoj en ajna alia, antaŭe anoncita ekzamentago inter junio kaj fino de aŭgusto. La kandidatoj, kiuj ekzameniĝos rete, devos trapasi ankaŭ la parolan intervjuon rete, la kandidatoj de la ĉeestaj ekzamenoj povos elekti el inter ĉeestaj aŭ retaj ebloj.

Aliĝ-limdatoj

Al la ekzamenoj necesas aliĝi pere de la formularo ĉe edukado.net. La limdato por aliĝi kaj pagi la kotizojn estas ĉirkaŭ je ses semajnoj antaŭ la ekzamentago (1-a de Junio por Toronto, kaj 15-a de Junio por UK). Ekde la 15-a de Marto ŝanĝiĝis la ekzamenkotizoj.

Provtestoj - prepariĝo

Por tiuj, kiuj ne scias decidi je kiu nivelo ili estas, ni disponigas senpagajn provtestojn, kiujn oni solvu rete. Post la solvado de la testoj kunlaborantoj de edukado.net konsilas la solvintojn kaj vidigos ankaŭ la korektitajn testojn (kun la eraroj). En la prepariĝo kaj decido pri la nivelo povas helpi ankaŭ la geonkloj de la programo Ekparolu!. Tiuj, kiuj aliĝis al iu ekzameno sed bezonas ŝanĝi la nivelon laŭ la rezultoj de la preparkursoj aŭ de la provekzamenoj, povos tion fari, kontaktante la gvidanton de la ekzamena centro.

Por trovi pli detalajn informojn vizitu la retpaĝaron pri la KER-ekzamenoj aŭ skribu al la organizantoj per ker-ekzamenoj@edukado.net. Aliĝu kiel eble plej rapide kaj poste preparu vin diligente.

Ĉi tiu anonco estas adaptita de Gazetara Komuniko de UEA laŭ ĝia permesilo CC BY 4.0.