Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”
Konto Espero: por helpi …
… al esperantistaj viktimoj de milito kaj naturaj katastrofoj.
Konto Espero estas donackonto starigita de Universala Esperanto-Asocio dum la milito en eksa Jugoslavujo, kun la celo helpi esperantistojn suferantajn pro miltoj. Post tiam, oni etendis ĝin tiel, ke per ĝi oni povos helpi ankaŭ esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj, ekzemple post la terura tertremo en Nepalo en 2015.
Eblas donaci al la konto ĉe la jena paĝo: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero