Presita el Usona Esperantisto № 2025:1 - “Reĝo de muzikiloj”
Malkovru Berlinon: Unika maniero ludi tabulludojn kaj videoludojn
![[figure]](IMG_3333.jpeg)
Ludkalendaro:
- 29 Aŭg – 1 Sep: ABELO (tabulludoj, en berlina naturamika domo, en Esperanto)
- 5–8 Sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio, en Esperanto)
- 12–15 Sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio, en la angla)
Se vi estas aventurema ludemulo, jen perfekta ŝanco por vi! Planu vojaĝon al Eŭropo kaj ĝuu nekredeblajn eventojn en la regiono de Berlino, kie ludoj kaj amikeco kuniĝas.
Unue, partoprenu en ABELO, semajnfina renkontiĝo en bela naturamika domo en Berlino. Vi havos ŝancon ludi tabulludojn, babili kun aliaj ludemuloj, promeni tra natura ĉirkaŭaĵo kaj eble eĉ naĝi! La etoso estas amuza, malgranda, kaj memzorga. Jessica Grasso estas usonano dediĉita al ludoj kaj Esperanto, kiu jam organizas la eventon ekde 2016.
Post mallonga paŭzo, preparu vin por Ludo, mirinda semajnfina videoluda evento en la unika Esperanto-Stacio en Halbe, iom ekster Berlino. De retroaj konzoloj kiel Pong kaj Nintendo GameCube ĝis modernaj teknologioj kiel VR per Meta Quest 3, ĉi tiu evento promesas neforgeseblan sperton. Aparte amuza estas la dancmatoj, kiuj similas al Dance Dance Revolution. Krome eblas ludi modernajn ludojn kune sur 100-cola ekrano. Chuck Smith, usona esperantisto, kaj fama nederlanda jutubisto Irizanjo organizas la eventon jam ekde 2021.
La plej bona parto? Vi povas resti ĉe la Esperanto-Stacio kontraŭ nur po 30 eŭroj nokte inter la eventoj. Estas rekta 40-minuta trajno al la Esperanto-Stacio de Berlino. Tiel facilas vojaĝi inter eventoj kaj esplori Berlinon kaj ĉirkaŭaĵojn senpene. Esploru la regionon, vizitu historiajn vidindaĵojn, kaj poste plu ludu!
Ne nur estas okazo por ludi, sed ankaŭ unika maniero esplori kulturon, amuziĝi, kaj krei belajn memorojn. Aliĝu al la ludemuloj kaj partoprenu en ĉi tiu speciala eventaro!
Hejmpaĝo de ABELO: https://abeloabeloabelo.wordpress.com Hejmpaĝo de Ludo: https://ludo.events/eo