Presita el Usona Esperantisto № 2024:4
Lavotaĵoj
Starante ĉe la dormĉambra fenestro, Vilĉjo rigardis la domon, kiu alfrontis la lian. Ekde kiam li kaj Mara loĝis sur la strato, ĝi estis neloĝata. La domo malrapide maljuniĝis — soleca, li pensis — dum ĉirkaŭe familioj vivis kaj prosperis en pli amataj hejmoj. Malgraŭ ofta observado, li nur hodiaŭ rimarkis strangan aferon: Kvankam la domo estis kaduka, pendis malantaŭ la fenestroj kurtenoj, kiuj aspektis same puraj kvazaŭ ĵus aĉetitaj. Oni atendus, ke ili perdus koloron aŭ flaviĝus pro maljuneco, sed ne. Kurioze.
Mara marŝis enĉambren kun korbego de purigitaj vestaĵoj — malfeliĉa kiel kutime, li supozis. “Kial vi denove rigardas tiun domon? Ĉu vi ne havas ion pli gravan por fari?”
“Mi rimarkis ion,” li diris, kapgestante al la kadukaĵo. “Kiu purigas la kurtenojn de tiu domaĉo?”
“Stulte,” ŝi diris. “Neniu purigas ilin. Neniu eniras tien.” Ŝi ekrigardis tra la fenestro. “Nu,” ŝi koncedis, “ili ja ŝajnas puraj, sed kompreneble ne estas.” Kaj paŝinte el la ĉambro ŝi laŭte aldonis de la korodoro, “Eble nun vi havas tempon por tondi la gazonon!”
Li rigardis ŝin foriri. Foje li demandis sin, kial li iam edzinigis ŝin, kaj kial li restis edziĝinta. Kaj foje li konkludis, ke la sola kialo estas, ke ŝi purigas la vestaĵojn.
Unu tagon post kelkaj semajnoj, Mara denove enĉambriĝis dum Vilĉjo staris ĉefenestre. “Nu,” ŝi diris. “Vi — eble por la unua fojo — pravis. Ili ja estas puraj.”
“Kio?!”
“Mi vizitis la domon dum vi laboris, fakte, plurfoje — kiam ajn la lavkorbo estis plena. Estas mirinde! La domo, nu, io eniras malpura — makula ĉemizo, ni diru — kaj preskaŭ tuj la malpuraĵo malaperas. Mi devas nur enporti lavotaĵojn, kaj la tasko estas farita.”
Mirigite, Vilĉjo ekpensis. Se oni povas tiel facile purigi vestaĵojn, kaj se la domo vere forigas makulojn — eĉ el sango, ekzemple — eble venis la tempo por fariĝi vidvo …