Presita el Usona Esperantisto № 2024:4

Grave: Ŝanĝo de la datoj de kaj UK, kaj IJK en 2025

Lasta ĝisdatigo: 2024-12-19

UEA informas, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19–26 Julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26-a de Julio kaj la 2-a de Aŭgusto 2025.

La ŝanĝo estis necesa por eviti koincidon kun alia pli granda evento en la regiono de Brno, kio kaŭzus nedisponeblecon de loĝlokoj kaj konsiderindan altigon de ties prezoj dum la kongresa periodo. UEA jam estas en rekta kontakto kun la ĝisnunaj aliĝintoj.

Nuntempe oni pretigas ĉiujn bezonatajn datumojn por la Dua Bulteno, kiu aperos ĝis fino de la jaro. En ĝi haveblos favorprezaj tranoktebloj, samkiel interesaj ekskursoj, inkluzive de la antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj.

La dato-ŝanĝo okazis kunlabore kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). La 58-a ILEI-Kongreso, planata por okazi en Beogrado, Serbio, nun okazos la semajnon antaŭ la 110-a UK. La teamoj de la 110-a UK kaj de la 58-a ILEI-kongreso devos kunlabori ankaŭ por ebligi bustransportadon de kongresanoj rekte inter la du kongresejoj, de Beogrado ĝis Brno. Pliaj informoj pri la 58-a ILEI-kongreso, kiel la aliĝilo, aperos baldaŭ ĉe https://www.ilei.info.

Redakcia noto: Pro tiu situacio, ankaŭ la 81-a IJK en Cisarua, Indonezio estis postigita. Ĝi nun okazos de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto, 2025. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo de IJK 2025: https://ijk2025.tejo.org/novaj-datoj/

Ĉi tiu anonco estas adaptita de Gazetara Komuniko de UEA laŭ ĝia permesilo CC BY 4.0.