Presita el Usona Esperantisto № 2024:4

Gratulo de UEA pro la dekjariĝo de AMO

Lasta ĝisdatigo: 2024-12-19

Okaze de la dekjariĝo de la AMO-seminarioj, mi sendas al Stefan MacGill kaj la tuta AMO-komisiono elkorajn gratulojn kaj dankojn pro la grandega laboro, kiun reprezentas tiu organizado, kaj la rezultoj, kiuj plifortigis la agadon por Esperanto tra la tuta komunumo. Plurajn seminariojn mi persone partoprenis, ĉiam konsciante unu el iliaj bazaj celoj: plikapabligi niajn aktivulojn por efike reprezenti nian lingvon antaŭ la publiko.

Antaŭ jardekoj, alia prezidanto de UEA, profesoro d-ro Ivo Lapenna, insiste atentigis, ke la esperantistoj atentu plikleriĝi pri la lingvo, ĝia historio kaj aktuala uzado. Kiam li parolis kun junaj universitatanoj, li klarigis, ke ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun ne povas refuti klera, informita proponanto de la lingvo, kaj pro tio ni havas eĉ moralan devon nin prepari por pozitiva interagado kun eksteraj individuoj kaj asocioj. Parto de nia kapablo daŭrigi nian agadon por Esperanto estas konvinkiĝo pri ĝia valoro kaj la nekontesteblaj avantaĝoj, kiujn alportas ĝia uzado al ni persone kaj al nia mondo. AMO-seminarioj provizas platformon, en kiu per kunlaborado ni reciproke helpas nin fariĝi pli efikaj konantoj de ĝiaj kvalitoj, kaj pli efikaj laborantoj por ĝiaj idealoj. Tra la jaroj, la edukado de nia komunumo tra la AMO-seminarioj estis plej diversa. Laŭ propra sperto kaj interesoj, la fokuso povas esti

  • kiel pli bone lerni kaj instrui la lingvon,
  • informiĝi pri argumentoj kontraŭ Esperanto kun praktika ekzercado pri tio, kiel rebati ilin,
  • kiel labori por Esperanto en internaciaj organizaĵoj,
  • la graveco de nia literaturo (legado kaj verkado), aŭ
  • kiel verki proponojn por subvencioj.

Tiuj neniel elĉerpas la eblojn, kiel oni povas facile konstati rigardante la temojn de la pli ol cent seminarioj jam okazigitaj. Aktivula Maturigo: ĉu necesas? Kompreneble. Ĉu sukcesis? Juĝu la partoprenintoj, sed mi mem multon lernis de interagado kun profesiuloj kaj dediĉitaj spertuloj pri la kampoj esploritaj. Ni daŭre utiligu niajn seminariojn por trejni niajn aktivulojn, kiuj siavice instruu aliajn kaj helpu pliefikigi ĉies laboron por nia lingvo.

Fine, elkoran dankon denove al Stefan kiel ĉefa AMO-organizanto, kaj al ĉiuj kunlaborintoj kaj partoprenintoj, kaj ni atendu la daŭrigon de konsciiga programo, kiu plisolidigis nian movadon kaj la kapablojn de nia komunumo. AMO kontribuas al ĉiuj kolonoj de la nuna strategia planado de UEA, KIRI: Kunlaborado (necesa por seminario kaj ĝiaj rezultoj!), Informado (evidente), Rilatoj (kun eksteruloj), kaj Instruado. Do eksterdube, plej kerna parto de nia laboro!

Ĉi tiu anonco estas adaptita de EKO, komunikoj de ILEI, laŭ ĝia permesilo CC BY-SA 4.0.