Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Pri la krucvortenigmoj el № 2024:2
La redakcio bedaŭras informi, ke aperis problemo pri la retejo Amuse Labs, kiun Usona Esperantisto komencis uzi ĉi-jare por havigi krucvortenigmojn rete. En somero, Amuse Labs neatendite forprenis de enigmo-aŭtoroj la rajton rigardi ĉies solvoprovojn sen pagi 250 dolarojn monate. Kiam ni laste kontrolis, la enigmo 1905 havis kvar provojn; Laŭdu la tagon nur vespere kaj Okazas havis po unu. Tamen ne plu eblas niaflanke vidi, kiuj submetis la provojn, kaj ĉu ili estas ĝuste solvitaj.
Dum la antaŭvidebla estonteco, UE akceptos solvojn nur poŝte aŭ retpoŝte; adresoj troveblas en la kolofono. Por faciligi la solvadon, krucvortenigmoj daŭre haveblos ĉe Amuse Labs ĝis ni trovos alternativan retejon, sed estos necese foti aŭ printi plenumitan enigmon kaj sendi rekte al la redakcio.
Ni atentas, ke premioj estis ofertitaj ĉi-okaze. Por justeco, ni plu akceptos enigmo-solvojn pri № 2024:2 ĝis la 25-a de Decembro, same kiel la ĉi-numera enigmo. Se vi plenumis, parte aŭ tute, tiujn enigmojn per Amuse Labs, kontrolu la respektivajn retpaĝojn por eventuale konservitaj plenumoj, kaj vi rajtas fini kaj sendi al la redakcio ĝis 2024-12-25.
Dankon pro viaj kompreno kaj pacienco.