Presita el Usona Esperantisto № 2024:3

La promocio

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-10

Alvokita al la oficejo de sia estro, Tajlero cerbumis pri la kialo. Ĉu li ofendis iun? Ĉu iu malŝatas lian laboron? Li sentis honton kaj timon — paron, kiun li ne sentis samtempe de post kiam la lerneja rektoro alvokis lin, pugnobatintan samklasanon, kiu parolis Idon. Fakte, tio okazis antaŭ tiom longe, ke li ne plu memoris la nomon de tiu juna idisto.

Tajlero hezite eniris la luksan oficejon. Sed anstataŭ koleraj krioj, la estro salutis lin per varma rideto. “Vi ricevas promocion al la posteno Direktoro pri Financo,” deklaris la estro, prezentante leteron al Tajlero. “Gratulon! Vi meritas tion.”

Kia atingo! pensis Tajlero. Ĉu ĉi tio vere okazas? Li pinĉis sin por certigi, ke ne temis pri sonĝo.

Post iom da interdiskuto, la telefono sonoris. “Pardonu min,” petis la estro, rigardante la telefonon. Tajlero kapjesis kaj turnis sin al la pordo por foriri.

Irante al la pordo, Tajlero neintence aŭdis la komencon de la konversacio inter sia estro kaj … iu pli potenca.

“Yes, sioro …” flustris ide la estro en la parolilon. “Me koncias pri to … Me komprenas … La firmo bankrotas.”

Timo denove atakis Tajleron. Sed li ne volis ŝajni, kvazaŭ li aŭdis ion, do li simple daŭrigis sian eliron.

“Omno esas aranjita, sioro. Me jus promocis Taylero, tale ke nur il esez blamita.”