Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Alvoko nomumi novajn estraranojn de Esperanto-USA
Ĉu vi estas entuziasma pri Esperanto kaj volas kontribui al la komunumo de Esperanto-USA?
Ni serĉas diligentajn individuojn por servi en la estraro ekde Julio 2025 en la jenaj postenoj:
- Sekretario
- Estrarano (×2)
La estraro, konsistanta el pasiaj kaj lertaj individuoj, gvidas la strategian direkton de la organizo, certigas ke ĝiaj programoj efike realiĝas, kaj laboras por kreskigi la Esperanto-komunumon. Per lerta estrado kaj vizio, la estraro klopodas krei buntan kaj tolereman medion por Esperanto-parolantoj tutlande. Vizitu https://esperanto-usa.org por pliaj informoj pri la estraro de Esperanto-USA.
Se vi interesiĝas kontribui viajn kapablojn kaj pasion al la estonteco de Esperanto-USA, bonvolu konsideri nomumi vin mem, aŭ iun, kiun vi konas. Necesas esti membro de nia organizo & almenaŭ 18-jaraĝa. Simple kontaktu la Nomuman Komitaton pere de la Centra Oficejo de Esperanto-USA ĉe amanda.schmidt@esperanto-usa.org antaŭ la 13-a de Januaro, 2024.
Ni kunlaboru por plifortigi nian Esperanto-komunumon!