Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Rezultoj post ViA
Enkonduko
Ĉi-jare en Aprilo, la Projekta Komitato lanĉis la Virtualan Antaŭkongreson (ViA) kiel oportunon engaĝi esperantistojn kun la laboroj kaj novaĵoj de E-USA antaŭ la Landa Kongreso. Kun espero plibonigi ViA kaj fiksi ĝin kiel regulan eventon, ni sendis al partoprenintoj enketon, kies respondojn mi resumas jene kiel la tiama komitatestro.
Aliĝis 102 homoj al ViA, kaj kvankam ne estas registraĵo de efektivaj aliĝintoj, laŭ mia memoro la spektantaro variis inter 10-40 homoj dum la tago, ofte ne la samaj spektantoj inter programeroj. Ni dankas la 13, kiuj respondis al nia enketo!
Enketo
Preferata lingvo
La enketon oni rajtis plenumi aŭ esperante aŭ angle; ĉiuj 13 elektis Esperanton. Tio bone kongruas kun la event-aliĝilo, al kiu 85% raportis sin mez- aŭ alt-nivelaj parolantoj. Tio konfirmas laŭ ni la komunan deziron por pli altnivelaj eventoj, pli ofte dum la jaro.
Kiel vi eksciis pri ViA?
Kiel relative nova komitato (aperinta en 2023), ni penas kompreni, kiu rimedo estas la plej efika por informi la membraron pri ĉi tia evento. Ok (8) el 13 respondintoj eksciis pri ViA de retpoŝtmesaĝo, sed la vera proporcio ŝajnas eĉ pli granda: retpoŝto estis la lasta rimedo, kiun ni uzis, kaj de tiam, la nombro de aliĝintoj kreskis de 15 al 102 enfine. Nur unu respondinto eksciis per socia retejo, kaj du aliaj pro Usona Esperantisto, sugestante, ke ambaŭ estas malpli trafaj rimedoj por komuniki aktualaĵojn, kvankam tio povas dependi de la cirkonstancoj. La ceteraj eksciis per famoj.
Kiujn programerojn vi ĉeestis?
La respondoj ĝenerale akordas kun mia memoro de la evento. Inter la respondintoj, la plej ĉeestita programero (9 el 13) estis la unua, pri Esperantic Studies Foundation (ESF). Ankaŭ la tuj posta, pri NASK, estis unu el la pli popularaj, laŭ 7 el 13. De tio ni komprenas, ke ĉeestantoj akceptas aferojn frumatene, kaj bonvenigas temojn ekster E-USA mem. Simile popularaj estis la posttagmeza diskuto pri la statuto kaj la nokta prezento pri Usona Esperantisto, do la horo ne estis ĝenerala obstaklo laŭ nia rigardo. Sufiĉe popularaj estis la intervjuo de estrar-kandidatoj kaj la parolo de la Centra Oficejo; pli niĉaj estis la prezentoj de komitatoj kaj specialaj fakogrupoj.
Taksoj
Homoj respondis ĝenerale favore pri ViA entute, donante al ĝi inter 8-10 poentojn el 10, kun unu takso je 6. Ili preskaŭ same opiniis la temaron, plimulte inter 8-10 poentojn kaj unu takso je 5. Oni malplie taksis sian amuziĝon, tamen — la statistika modo estas 7, kun aliaj taksoj preskaŭ egale dividitaj inter 5-10. Oni povas argumenti, ke la evento malpli celis distri kaj pli celis informi, sed ni prenas en konsideron programerojn pli amuzajn.
Ĉiuokaze, ĉiuj 13 respondis, ke ili ĉeestus ViA denove.
Programeroj ŝatitaj, neŝatitaj, dezirataj
Ni bonvenigis rimarkojn pri programeroj, kiujn oni aparte ŝatis, ne ŝatis, aŭ dezirus vidi en la estonteco. Preskaŭ ĉiu programero ricevis po unu laŭdon, kaj neniun programeron oni malŝatis, kvankam unu petis, ke prezentantoj ĝenerale havu pli da subteno antaŭ la evento pri lingvo-kontrolo. Ni tute konsentas kaj deziras venontfoje akcepti prezentaĵojn pli frue por doni helpon kiel eble.
Por novaj temoj oni proponis prezentojn de regionaj helpantoj, de la junularo, de aliaj specifaj gastoj aŭ famuloj, de spertaj edukistoj, kaj de esperantistoj spertintaj gravan aktualaĵon.
Pliaj komentoj
Du homoj rimarkis, ke la evento estis tro longa; unu proponis aldoni duan tagon, kaj la alia proponis havi malpli longan virtualan eventon ĉiusezone. Fakte estis nia intenco etendi la eventon al du tagoj, kvankam ni ne povis ĉi-jare pro tempokonflikto je dimanĉo. Ni ĝojas aŭdi, ke ViA tiel plaĉis al homoj, ke ili deziras fari ĝin pli ofte; la Projekta Komitato ne pretas ĉi-momente por aranĝi la aferon tiom ofte, tamen ni kuraĝigas al aliaj membroj aranĝi proprajn virtualajn eventojn, pri kiuj ni povos helpi!
Por lasi al homoj libere transpasi inter virtualaj ‘ĉambroj’, unu proponis, ke ni uzu Retevent, la programon kreitan de E@I kaj uzatan interalie de la Virtuala Kongreso de UEA. Ĝi tre plaĉas al mi, persone, do laŭ mi indas esplori ĝin estontece, kvankam tio ŝajne dependos de kosto. Ankaŭ eblas uzi pli kostan version de Zoom, kiu subtenas plurajn ĉambrojn tiel — mi observis tion de la poliglota fakogrupo por siaj monataj kunsidoj.
Unu dankis la Antaŭkongreson pro maleblo vojaĝi al la Landa Kongreso en Losanĝeleso. Kvankam ni unue rigardis ĝin kiel apetitvekilon por la jara kunveno, ViA kredeble povus kreski kiel propra jara evento por tiuj, kiuj ne povas vojaĝi.
Ni dankas ĉiujn spektantojn kaj prezentantojn, kiuj partoprenis en ViA, kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj dividis kun ni siajn pensojn por ĝia pliboniĝo, ĉu per la enketo aŭ rekte esprimite! Se vi ne povis ĉeesti, rimarku, ke registraĵoj de la evento estas spekteblaj ĉe Jutubo, kaj ni esperas doni al vi alian ŝancon partopreni venontjare!