Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

110-a Universala Kongreso en Brno

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-18

Pli ol 200 homoj el 40 landoj jam aliĝis al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 19-a ĝis la 26-a de Julio 2025 en Brno. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net!

Oni atentu, ke okazis ŝanĝoj en la datoj de la aliĝperiodoj de la UK. La unua (plej favorpreza) aliĝperiodo nuntempe finiĝas la 30-an de novembro. La tria aliĝperiodo finiĝas la 30-an de junio. Plenajn informojn oni trovas ĉe UEA.org.

La kongresa temo de la 110-a UK estas “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”.

La Unua Bulteno konsulteblas rete. La Dua Bulteno aperos baldaŭ kaj enhavos utilajn informojn pri Brno kaj Ĉeĥujo ĝenerale, krom provizoran programon de la Kongreso kaj detalojn pri la mendeblaj hoteloj kaj ekskursoj.

Por partopreni en la 110-a UK bezonatas aliĝi kaj ricevi konfirmon de la aliĝo kun la Kongresa Numero. Individuaj membroj de UEA ĝuas rabaton por la UK-kotizo. Se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo. Aŭ simile per la aliĝilo de la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): aliĝo al la VK, kiu okazos de la 28-a de Novembro ĝis la 1-a de Decembro, estas senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝas al la VK ĝis la 13-a de Novembro, kaj eks-membroj ĝuas specialan oferton kun duobla aliĝo al UEA 2024+2025 kaj tuja senpaga aliĝo al la VK: vk.esperanto.net. Estos speciala atento al la 110-a UK dum la 5-a VK.

Bonvenon tuj aliĝi al ambaŭ! Via aliĝo subtenas la organizantojn — al kiuj UEA kore dankas pro la sindediĉo por tiuj unikaj okazoj uzi Esperanton, kiuj estas la UK kaj la VK.

Ĉi tiu anonco estas adaptita de Gazetara Komuniko de UEA laŭ ĝia permesilo CC BY 4.0.