Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”

Spektu la 6-an Usonan Bonan Film-Festivalon

Lasta ĝisdatigo: 2024-11-16
[figure]

La 26 filmetoj de la 6-a Usona Bona Film-Festivalo nun spekteblas ĉe Jutubo! Membroj estis instigitaj per retpoŝto spekti tuj kaj ŝatumi la plej elstarajn; la filmeto kun plej multe da ŝatumoj je 19 Novembro ricevos 200 $.

Ni fieras pri la rezultoj de la 6-a Usona Bona Film-Festivalo kaj esperas ke vi ĝuos la filmetojn! La gajnintoj estos poste anoncitaj, inkluzive en Usona Esperantisto.

[figure]

Per subteno de programoj kiel la Usona Bona Film-Festivalo, Esperanto-USA dediĉas sin al la kreado de inkluziva kaj bunta komunumo de esperantistoj en Usono, kaj al la uzado de Esperanto kiel ilo por kreskigi amikajn rilatojn inter ĉiuj popoloj de la mondo.