Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Ĉu vi kongresis hungarie?

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-18

Kvankam ne sur Usono, Miko Sloper skribis en 1999 pri momento, kiam la tiujara Internacia Junulara Kongreso en Hungarujo estis regalita de eklipso.

Ĉi tiu citaĵo estas nur eta parto de funda artikolo el EsperantoUSA № 1999:5, Ĉu vi UKis berline… aŭ ĉu vi kongresis hungarie?

Inter la plej allogaj eventoj dum la kongreso havis nenian rilaton kun Esperanto: temas pri la plena eklipso, kiu perfekte videblis de la kongresejo. Magie malaperis la lumo kaj falis la temperaturo. Nenia antaŭpreparado povas vere prepari onin por propra-okula vidaĵo de tia enĉiela korono. Ni ĉiuj preĝis ke revenu la suno, kaj danke al la gedioj, ĝi ja revenis. Mirinda spektaklo!

La 8-an de Aprilo, 2024, plena suneklipso strekis tra Nord-Ameriko – momento observita de multaj membroj de E-USA kaj konsistiganta la temon de ĉi tiu numero de Usona Esperantisto. Fakte, eklipsoj estas rakontitaj multfoje en la usona esperantista historio – tial, la redakcio prezentas kelkajn tiujn rakontojn el la arĥivoj en akompano de unu aktuala.