Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”
Enĉeliĝo en la ĉielo
Mi legis artikolon pri spektinto de pleneklipso okazinta en Meksiko en 1990, kiu ankoraŭ havas la saman eklipsospektilon, kiun li uzis tiam, kaj li volas uzi ĝin denove ĉi-eklipse. Miaj gepatroj spektis tiun unuan eklipson, kaj ekde mia naskiĝo, ili ĉiam rakontis al mi pri la beleco kaj sentoj, kiuj formiĝas dum evento tia. Ĉio haltas, ĉiuj silentiĝas. Kiam la sombro, kiun la luno kreas, malrapide moviĝadas sur la teron, homoj el malsamaj urboj, malsamaj gubernioj, kaj eĉ malsamaj landoj laǔvice ekmiras pri la nekutima dua nokto okazanta en unu tago. Kompreneble, kiam mi eksciis pri la pleneklipso, kiu estis okazonta ĝuste sur mia urbo, mi sciis, ke ĝi estos nemaltrafebla sperto.
Oni diras, ke estas preskaŭ neeble priskribi eklipson, des malpli eble pleneklipson. Provi priskribi tion, kion pensis la spektantoj de ĉi tiu kosma danco, estus stulte. Emocioj kaj pensoj ne estas la samaj por ĉiu ĉeestanto, ĉu nostalgio pri pasintaj eklipsoj, ĉu scienca scivolemo, ĉu eĉ kapdoloro pro sunrigardado sen eklipsospektilo! Mi provu do priskribi la ĥaoson kaj etoson, kiu ekformiĝis antaŭ la sunkovriĝo en la teksasa ĉefurbo.
La vetero ŝajnis netaŭga. Kvankam rapide, nubegoj movis sin tra la ĉielo kovrante kaj la kutime bruligan sunon, kaj la modestan lunon. Meteorologoj ne certis, ĉu pluvos, aŭ ĉu ni povos spekti la eklipson. Familia amiko venis el najbara urbo por sperti la plenecon de eklipso, ne okazonta en lia urbo. Estas li, kiun plej multe panikis la nuba tuko kovranta nin tiam, pro tio, ke li alportis specialan fotilon, kaj eĉ teleskopon.
Restis nur kelkaj minutoj ĝis la ringa lumkoncerto. Ni stiris en parkon, pretigis la alportitajn aparatojn por la evento, kaj esperis pli bonan veteron. Kvankam multaj nuboj ankoraŭ ripozis supre, truoj ekaperis en ties vaporaj haŭtoj. Homoj kriis ĝoje! La suno estis jam pli ol naŭdek elcente kovrita, sed oni bezonas plene kovritan astron por sperti la malhelon kaj malvarmeton, kiuj akompanas nokton, eĉ se nur minutdaŭran.
Finfine alvenis la multe atenditan momenton: kovriĝo. Kvazaŭ mondofina filmo, la ĉielo nigriĝis; ĉeestantoj, antaŭe laŭtaj, subite kvietiĝis; kaj birdoj komencis krii kaj forflugi. La kutime blindiga suno enĉeliĝis, lasante nur fajroringon. Homoj nun povis rigardi ĝin senprotekte dum ili ridis kaj brakumis unu la alian. Ĉiuj haste fotis kaj sin kaj nian plej proksiman stelon, lasante kiom eble plej da tempo por miri. Ni aŭdis la ho-kriojn de apudaj infanoj; certe temis pri ties unua eklipso, malkiel kelkaj homoj el nia grupo. En 2045, kiam okazos la sekva pleneklipso en Usono, eble tiuj infanoj sentos la saman nostalgion pri ĉi tiu eklipso, kiun ni sentas pri pasintaj.
Bedaŭrinde tamen, tiel rapide kiel ĝi komenciĝis, la pleneklipso finiĝis. Ĝi daŭris iom pli ol du minutojn, sed la impreso, kiun ĝi kaŭzis en la monda spektantaro, certe daŭros pli ol tio. Kvazaŭ montrante novan tagon, krepuskecaj lumradioj anoncis la finon de la spektaklo. Vivo daŭru. Homoj eniris konstruaĵojn, aŭtoj komencis hupi denove, kaj ni enpoŝigis niajn telefonojn.
Multaj homoj tuj ĵetis rubujen siajn eklipsospektilojn. En 2045, por la venonta eklipso, eble niaj poŝtelefonoj ebligos al ni ĉeesti eklipsojn okazantajn aliloke kaj alitempe. Eble scienco progresos tiom multe dum la venontaj dudek jaroj, ke oni ne bezonos tiajn spektilojn. Sed por la okazo, ke poŝtelefonoj ne ebligos tion al ni, kaj ke scienco ne progresos tiom multe… Samkiel tiu spektinto de la eklipso en 1990, mi ankoraŭ havos miajn humilajn kaj fidindajn eklipsospektilojn, uzitajn la 8-an de Aprilo, 2024.
La 8-an de Aprilo, 2024, plena suneklipso strekis tra Nord-Ameriko – momento observita de multaj membroj de E-USA kaj konsistiganta la temon de ĉi tiu numero de Usona Esperantisto. Fakte, eklipsoj estas rakontitaj multfoje en la usona esperantista historio – tial, la redakcio prezentas kelkajn tiujn rakontojn el la arĥivoj en akompano de unu aktuala.