Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

La eklipso

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-18

En la dua numero de Amerika Esperantisto en 1925, Warren Gould rakontas pri La eklipso, “la plej granda spektaklo” de sia vivo, okazinta la 24-an de Januaro, 1925.

Kvankam la eklipso je 24a januaro, 1925, ne estis tute kion mi antaŭesperis, malgraŭe mi konsideras ĝin la plej granda spektaklo de mia vivo.

Du minutoj antaŭ totaleco la malheleco suben venadis tavole, kvazaŭ virego tiradis kurtenojn unu post la alia antaŭ tre brila lumilo.

La neĝo viviĝis kaj ektremis.

La lumo ŝajnis unue nur paliĝi. Poste ĝi ŝanĝis pli blua, kaj eĉ tre funta bluo kun lasta ekbrilo da verdo antaŭ la mallumo.

Alta nubo en la okcidento paliĝis, malpligrandiĝis, ekmovis kontraŭ la venanta ombro de la luno, alten, suden, kaj malantaŭen.

Momenton sekvantan la mallumo de la luna orbo atingis nin; la steloj ekaperis; anstataŭ la suno estas ŝajne malgranda nigra truo, multe pli malgranda ol la suno kiu estis kaŝita. Ĉirkaŭ la nigra luno estis la krono tiel brila kiel plenronda luno.

Post unu momento la suno ekbrilis preter la nigra luna rando, kaj la plej granda vidindaĵo de la centjaro estis finiĝinta.

La 8-an de Aprilo, 2024, plena suneklipso strekis tra Nord-Ameriko – momento observita de multaj membroj de E-USA kaj konsistiganta la temon de ĉi tiu numero de Usona Esperantisto. Fakte, eklipsoj estas rakontitaj multfoje en la usona esperantista historio – tial, la redakcio prezentas kelkajn tiujn rakontojn el la arĥivoj en akompano de unu aktuala.