Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”
Biciklo en Aŭtujo
Aŭtoj estas unu rimarkenda ero de la usona libereco. Dek ses (16) estas grava aĝo, ĉar tiam oni rajtas akiri stirpermesilon (en plej da gubernioj). Alia grava estas 25, ĉar tiam asekuristoj taksas onin pli matura kaj mallevas la kotizojn; pro la sama kialo, lui aŭton kostas malpli depost 25 jaroj. Usonanoj komprenas, ke ĉiuj ĉi etapoj kreskigas la liberecon – stirpermeso ebligas al adoleskanto viziti la amikojn kaj esplori la urbon, kaj lui aŭton ebligas al plenkreskulo fari la saman en fremdaj, tre foraj urboj.
Inter usonanoj mi ne estas escepto – ankaŭ mi amas aŭtojn. La mia estas ruĝa kabrioleto MINI kun turbokompresoro. Mia speciala “truko” estas malfermi la tegmenton, kaj starigi meblojn de IKEA en la malantaŭaj seĝoj por 40-minuta veturo hejmen – ne necesas kamiono! Mi tiel ŝatas ĝin, ke mi eĉ havas kroĉetaĵon. Tamen la elekto estis devigita al mi, samkiel al ĉiu alia; mi rajtis elekti mian aŭton, sed ĝi aŭto devis esti. Aŭtoj tiel enradikiĝis en usona kulturo, ke multaj kredas misciton de iama prezidanto de General Motors, “Kio estas bona por GM, tio estas bona por Usono.”
Tio pezas en la konscio de multaj usonanoj, inkluzive de mi, kiuj maltrankvilas pro la efiko de brulaĵoj al la medio, kaj kiuj scias, ke veturado ne devas esti tiel fiefika – nur demandu la nederlandanojn pri biciklado, aŭ la japanojn pri tramreloj. “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo,” diris Mahatmo Gandho, sed sen bezonata infrastrukturo, ĉi-okaze ne eblas! Aŭtoj estas ne nia libereco, sed niaj katenoj.
Almenaŭ tion mi argumentis al kara esperantisto el Sirakuso, Zerbie Hynson. Ŝi biciklas ĉiutage al la laborejo; kial mi ne? Nu, kvankam mi laboras ĉefe de hejme nun, mia oficejo estas 20 mejlojn for laŭ aŭtoŝoseo, en alia ŝtato. Okej, sed kio pri aliaj destinejoj? “Ĉio estas almenaŭ dek minutojn per aŭto,” asertis mi.
Pri tiu komento ŝi defiis min; tio ne povas esti ĝusta, ĉu? Okej – estas benzinstacio, kelkaj restoraciaĉoj, apoteko, frizejo, kaj la superbazaro. Tuj poste estas la ŝoseo, sur kiu mi ne povas bicikli. Nu, okej, estas ponto trans ĝi, per kiu mi teorie povus atingi la bibliotekon kaj la poŝtejon. Kaj de tie, mi povus plu rajdi al la kinejo. Kaj tio estas jam duono de la distanco al mia patrino…
Plurajn monatojn mi meditis pri tio, ĝis la fino de Aprilo, kiam mi devis redoni kelkajn librojn al la biblioteko. Mi revis fari tion per biciklo. Trafiko inter la hejmo kaj ĝi estas malmulta. Estas spaco por restigi biciklon, do mi povus ripozi tie kaj preni novajn librojn. Ĝi eĉ havas kafejon ene de ĝi, kie mi povus refreŝiĝi.
Alia konsidero estis mia sano. Je mia plej granda, mi pezis 290 funtojn (130 kg), starante 5’10” (180 cm). Mi ne estis semajnon de morto, nek monaton, eĉ ne jaron – sed ajna rimedo por plibonigi mian fizikan staton estus bonvena. Tio jam konvinkis min almenaŭ provi; la 1-an de Majo, mi tuj iris al la loka biciklejo por esplori diversajn ekzemplerojn. Mi rajdis unu mejlon, post kiu mi devis ripozi por tagmanĝo kaj akvo – kaj mi subite sentis min kolapsonta. En la plej proksima restoracio, mi tuj kuŝigis mian kapon sur tablon kaj taksis min kvin minutojn de voko por ambulanco. Tio nur konstatigis min – temas ne nur pri pezo, sed pri ĝenerala sano; mi nepre devas bicikli, aŭ mi eĉ ne ŝtuparon povos uzi post dek jaroj.
Post tagmanĝo, mi revenis por provi kelkajn biciklojn plu ĝis mi elektis unu tre komfortan kaj sufiĉe malmultekostan. Aĉetis mi ankaŭ kaskon, ŝlosilon, kradon por fiksi portaĵojn, kaj lampetojn por ebligi noktan veturadon – mi volis kuraĝon iri ien ajn, iam ajn, kun io ajn. Tre fierigas min la rezulto, kiun mi nomis Bogue (laŭ la antikva usona aviadilŝipo, kies nomo signifas “torento”, kvankam la vorto signifas ankaŭ “vagi”).
Subite, nova mondo malfermiĝis al mi. La lokajn “restoraciaĉojn” mi mistaksis; la malplej bonaj, kiujn mi konis de infanaĝo, antaŭ longe malaperis – kaj nun estas nova trinkejo kun bongusta tapioko-teo, afablaj servistinoj, kaj Wi-Fi. Grandan parton de ĉi tiu artikolo verkis mi ĉe tiu trinkejo, atingita per biciklo! Kaj post nur ses tagoj, mi jam sukcesis iri al la biblioteko (kaj redoni miajn librojn), 4,5 mi (7 km) de mia domo. Tio estas multa progreso de la sola mejlo, kiu preskaŭ mortigis min antaŭ semajno!
Restas multa alkutimiĝado tamen. Je alia okazo, mi biciklis dum tago iom tro varma kun iom tro malpli da akvo. Decidante, ke mi rajdi ne plu povas, mi kondukis min al la trotuaro kaj kuŝis en apuda gazono. Post nur minuto, aŭtanto haltis por kontroli, ĉu mi estas en ordo, kaj proponis veturigi min hejmen – ŝi eĉ havis botelon da akvo! Mi tre dankas la sorton, ke mia komunumo estas tiel afabla. Eble loĝi en Aŭtujo havas siajn avantaĝojn.
Ĉiuokaze, bicikli estas defio, kiun mi ĝojas surpreni por miaj sano kaj forto. Mi same defias al vi: Kien povas biciklo porti vin?