Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Partoprenu lingvan defion pri la svahila kaj gajnu premiojn!

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-23
[figure]

Ĉu vi akceptus la defion lerni lingvon en nur 50 tagoj? Nun vi havas la okazon – kaj aldone, se vi venos al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), vi povos gajni premiojn pro tio! Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas la defion “Lernu la svahilan en 50 tagoj antaŭ la 109-a UK”!

La 109-a UK okazos de la 3-a ĝis la 10-a de Aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio – lando, kiu havas la svahilan kiel unu el siaj oficialaj lingvoj. La svahila – aŭ Kiswahili, foje en Esperanto ankaŭ “sŭahila” aŭ simple “suahila” – estas la bantua lingvo kun la plej granda nombro da parolantoj kaj estas unu el la laborlingvoj de la Afrika Unio!

Ĉu vi pretas? La defio komenciĝis la 15-an de Junio 2024, kaj finiĝos dum la 109-a UK en Aruŝo. Por formale partopreni, plenigu tiun ĉi formularon (partoprenantoj devas esti plenaj komencantoj en la svahila). Konkursantoj, kiuj venos al la 109-a UK, pruvos siajn kapablojn en parola ekzameno (ne zorgu, ĝi pli similas al neformala konversacio), kiu konsistas el mallonga prezento (1-2 minutojn) kaj konversacio kun nia ĵurio. Kriterioj, pri kiuj oni estos testita, estas flueco, interago, gramatika precizeco kaj vortprovizo. Ni havas kelkajn bonegajn premiojn pretaj, kaj sukcesintoj en la ekzameno gajnos ilin! (Se vi ne venos al Aruŝo, ni tamen kuraĝigas vin partopreni kaj mem doni al si la okazon eklerni tiun fascinan lingvon!)

[figure]

Por helpi vin eki, ni rekomendas kelkajn rimedojn:

  1. la apon uTalk, per kiu vi povos senpage dum ses monatoj lerni la svahilan (kaj/aŭ praktiki Esperanton) danke al partnereco kun la 109-a UK: https://uta.lk/esperanto;
  2. la kursojn de Esperanto per la svahila troveblaj en UEAviva;
  3. praktikan konversacion kun samideanoj el Afriko, kiuj pretos subteni vian lernadon.

UEA deziras al ĉiuj eklernantoj bonŝancon! Bahati njema!

Ĉi tiu anonco estas adaptita de Gazetara Komuniko de UEA laŭ ĝia permesilo CC BY 4.0.

La redakcio varmkore kuraĝigas ĉiujn legantojn profiti de la iloj, kiujn UEA malavare aranĝis por esperantistaj lernantoj de la svahila, kaj atentigas pri la haveblo de vortaro, gramatiko kaj kompara analizo ĉe la retbutiko de UEA:

UEA.ORG: Katalogo - Vortaro Esperanto-suahila / Kamusi Kiesperanto Kiswahili
UEA.ORG: Katalogo - Baza sŭahila gramatiko
UEA.ORG: Katalogo - Kompara analizo de la sŭahila kaj Esperanto