Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Paralela Universo 2024

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-25
[figure]

Kio ĝi estas?

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon kaj vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00.

Kial ĝi estas?

Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu, kiu volas partopreni, povos, sen vojaĝi tro for. Ni celas, ke oni povu atingi eventon malpli ol kvar horojn for.

Kiam ĝi estos?

PU kutime okazas dum la tria sabato de Aŭgusto. Ĉi-jare tio estos sabate la 17-an de Aŭgusto, 2024.

https://paralelauniverso.com