Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n”

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-06
[figure]

TEJO ĝojas anonci la plenan liston de gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

  • Espoir Ngoma Kasati · Demokratia Respubliko Kongo
  • Kaleth Ochoa Rojano · Kolombio
  • Santiago Esmeral · Argentino
  • Ŝujano Hou · Ĉinio
  • Logan Hall · Usono

La Fonduso Partoprenu IJK-n de TEJO subtenos ilian vojaĝon al Šventoji, Litovio por partopreni kaj kunlabori al la plej mojosa evento de la jaro, la Internacia Junulara Kongreso 2024. Gratulon al la venkintoj kaj bonan vojaĝon!

Pluraj junaj esperantistoj el ĉie en la mondo partoprenis en la konkurso. Ni varme dankas ĉiujn pro ilia partopreno!

Ĉu vi volas subteni la Fonduson por helpi pli da junuloj de ĉie partopreni en la IJK? Skribu al ijk2024@tejo.org!

Mi dankas TEJO pro ĝia malavara subvencio kaj pro ĝia akcepto de mi en la ĉi-jaran Junularan Kongreson! Ĝia konkurso estas tre grava oportuno por engaĝi junulojn en la movado, kiuj aliokaze ne povus. Antaŭĝojas mi renkonti la aliajn gajnintojn kaj krome la aliajn kongresantojn en Litovio.

Mi dankas ankaŭ E-USA, sen kies helpo mi ne povus partopreni, inkluzive de aparta monhelpo, de loĝistika aranĝado, kaj de tre afablaj rekomendleteroj kaj de Brandono Sowers kaj de Amanda Schmidt, kiuj solidigis mian gajnon en la konkurso.

Kiel partoprenanto mi esperas redoni kiel eble, per laboro rilate al la kongreso kaj per ligiĝo en la internacia junulara movado. Atendu artikolon pri mia sperto en venonta numero de Usona Esperantisto!

-LH