Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Esperantistaj biciklistoj traveturos Usonon

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-23
[figure]
Cirilo kaj Roz’ en Kebekurbo kun siaj bicikloj

Paro de esperantistaj biciklistoj el Francujo, Cirilo kaj Roz’, faras nun sian trian ĉirkaŭmondan biciklo-vojaĝon. Ili iras nun de Kanado al Argentino, traveturante Usonon dum pluraj monatoj. La itinero en Usono estos inter Nov-Jorkio kaj Teksaso.

Ili tre antaŭĝojas renkonti esperantistojn dum la vojaĝo, kaj eventuale paroli al klubo pri siaj spertoj. Se vi volas gastigi ilin en via urbo, kaj vi loĝas ie en tiu vojo inter Nov-Jorkio kaj Teksaso, bonvole kontaktu ilin!

[figure]
Ili en la sama loko la postan tagon kun Brandon Sowers, kies ĉeesto en Kebekurbo tute hazarde koincidis

Itinero (sen fiksitaj datoj):

  1. Rochester
  2. Albany
  3. New York
  4. Philadelphia
  5. Baltimore
  6. Washington
  7. Richmond
  8. Raleigh
  9. Charlotte
  10. Atlanta
  11. Birmingham Montgomery
  12. Jackson
  13. Dallas
  14. San Antonio
  15. Laredo