Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Memoroj de uragano Audrey

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-30
[figure]
Radar-bildo de uragano Audrey antaŭ alteriĝo.

Tiu ĉi estas rakonto pri la memoroj de mi kaj mia estonta edzino Susan pri Uragano Audrey en Junio, 1957 kiam ni estis naŭ-jaraj. Uragano Audrey estis unu el la plej pereigaj ŝtormoj en la historio de Usono; ĝi mortigis 416 homojn. Susan kaj mi klare memoris tiun eventon.

Mia familio kaj mi loĝis en Port Arthur, Teksaso, kiu estas proksimume 20 mejlojn for de la Meksika Golfo. Port Arthur estas je la marnivelo. Pro tio ekzistas mar-digo ĉirkaŭ Port Arthur kaj kelkaj najbaraj urboj. La decido resti en Port Arthur dum uragano eble estis la plej malbona decido de miaj gepatroj kiam mi estis juna. Nu, de mia patrino kaj mia duonpatro. Ĝi estis malbona decido de multaj aliaj homoj, kiuj tiam loĝis en Port Arthur. Ĝi estis la decido ankaŭ de la gepatroj de Susan. Ŝia familio loĝis en Bridge City, Teksaso, proksimume 10 mejlojn for de Port Arthur, kaj proksimume 10 futojn super la marnivelo.

Mi ne volas tro kritiki. Mia duonpatro kaj mia bopatro estis anoj de la generacio de la dua mondmilito, la Plej Nobla Generacio. Mia bopatro estis en la mararmeo en la Pacifiko. Mia duonpatro estis en la armea aerkorpuso. Li pretigis la aviadilon Enola Gay por iri al Japanujo. Kaj mia duonpatro kaj mia bopatro konstruis siajn proprajn domojn. Tio estis ebligita de la leĝo “GI Bill” kaj necesigita pro la relativa manko de domoj en Usono post la milito. Sed tiuj estas aliaj rakontoj.

Mia familio tiam luis domon kun ligna ekstero. Ĝi havis salonon, manĝoĉambron, kuirejon, du dormoĉambrojn, koridoron, kaj banĉambron. Estis aparta aŭtejo por unu aŭto en la malantaŭa korto. Mi memoras, ke la murpapero en la salono estis verda. Mi ne memoras la kolorojn de la aliaj ĉambroj; nur tiun de la salono. La interkovraj (angle, shiplap) tabuloj sur la ekstero de la domo estis horizontalaj, sed la tabuloj malantaŭ la murpapero iris oblikve inter plafono kaj planko.

Komence de la uragano, miaj familianoj estis en diversaj ĉambroj en la domo. Sed kiam la vento fariĝis ventego, ni ĉiuj iris al la koridoro por esti sekuraj. Ĝi estis en la mezo de la domo kaj ne havis eksterajn murojn. Mi sidis surplanke ĉe la fino de la koridoro, fronte al la salono. Unue mi vidis la eksterajn murojn de la salono fleksiĝi ses colojn enen. Poste, oblikvaj ŝvelantaj strioj formiĝis sur la murpapero. Fine, inter la tabuloj, akvo enŝprucis tra la murpaperon. La ŝprucado ripetiĝis ĉiujn kelkajn minutojn dum kelkaj horoj kiam tavoloj de pluvo frapis la domon. Mi timis, ke la muro rompiĝos. Ni ĉiuj silente sidis tie en la koridoro rigardante la muron.

Kiam la vento malpliiĝis, ni kontrolis, ĉu la domo estis difektita. Ni estis bonŝancaj. Neniuj fenestroj rompiĝis. La aŭteja pordo estis iom difektita, sed la aŭto estis en bona stato.

Mia duonpatro decidis, ke ni ĉirkaŭveturu por vidi la staton de Port Arthur kaj la proksimaj urbetoj. Ni vidis multajn arbojn kuŝantaj sur la tero kaj sur domoj. En multaj kazoj, falo de arbo rompis tegmenton. Sed la plej grava damaĝo, kiun ni vidis, estis en la urbeto Groves, Teksaso. Tie multaj domblokoj estis tute detruitaj. Nenio restis staranta sur la betonaj slaboj. Ankaŭ la najbara urbeto Port Neches havis iom da tia damaĝo. Ni aŭdis poste, ke estis tornadoj ene de uragano Audrey, kiuj detruis tiujn domojn. Ni sentis nin bonŝancaj, benitaj. Ni ankoraŭ havis lokon por loĝi.

La domo de Susan estis en Bridge City, Teksaso. Mia estonta bopatro finis konstruon de tiu domo antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi estis bela domo kun brika ekstero sur betona slabo. Ĝi entenis salonon, kombinaĵon de manĝoĉambro kaj neformala ĉambro, kuirejon, koridoron, tri dormoĉambrojn, kaj banĉambron. Estis du grandaj fenestroj en la domo, unu en la salono kaj dua en neformala ĉambro. La aŭtejo ne estis aparta konstruaĵo, sed alfiksita. Estis ankaŭ aparta metiejo kie multaj aferoj por la domo estis konstruitaj.

Ĝuste antaŭ ol oni aŭdis, ke Audrey alteriĝos en sudorienta Teksaso kaj Luiziano, la onklo de la patro de Susan venis por viziti, kaj vidi la novan domon. Tiu onklo kaj lia familio estis parencoj proksimaj al la patro de Susan. Li loĝis kun ili dum jaro de sia kreskado. Parte pro la vizito, la patro de Susan ne devis labori en la petrolrafinejo dum la uragano. Oni ĝenerale ne scias, ke laboristoj en petrolrafinejoj devas resti tie kiam uragano frapas. Ili ne povas hejmen iri pro la danĝero de veturado dum uragano, kaj pro la bezonoj de la rafinejo. Tio okazis nek al mia duonpatro ĉe DuPont nek al la patro de Susan ĉe Texaco dum Audrey.

La gepatroj de Susan pretigis la domon por la uragano. Ili kovris grandajn fenestrojn per lanugaĵoj kaj peplomoj. Ili ankaŭ provis preventi envenon de akvo sub la pordojn. Domoj sur betonaj slaboj estas pli proksimaj al la grundo ol lignaj domoj.

Malkiel Port Arthur, la okulo de uragano Audrey pasis tra Bridge City. La ventoj de la okcidenta okulmuro de Audrey pasis tra Port Arthur. Kvankam okulmuraj ventoj estas la plej fortaj en uragano, ventoj en la okcidenta okulmuro estas malpli fortaj ol tiuj en la orienta. Tial la orienta flanko de uragano estas pli detrua ol la okcidenta. Do la damaĝo en Cameron, Luiziano estis tuta. Cameron estas ĉe la marbordo. Estis ponto trans lago Sabine en Port Arthur. Ĝi kondukis al vojo laŭ la marbordo al Cameron. La plejparto de la mortoj dum Audrey okazis en Cameron. Mi memoras la serĉon por postvivantoj en Cameron tagon post tago post Audrey. Ĝi estis korŝira.

Kiam la ventegoj venis, Susan estis scivola. Ŝi rigardis malantaŭ la kovriloj de la grandaj fenestroj. Ŝi vidis, ke la grandaj vitropaneloj fleksiĝas. Estis bone, ke ili ne rompiĝis. Susan memoris, ke ŝia patrino avertis ŝin ne denove faru tion. La plej memorinda evento okazis kiam la okulo de Audrey situis super la domo. La vento subite ĉesis. La onklo de la patro de Susan iris el la domo kaj anoncis, ke li kaj lia familio foriros. La patro de Susan petegis al li ne foriri. Li diris, ke la vento revenos same forta de la kontraŭa direkto. Finfine la onklo estis persvadita reveni en la domon. Estis grandega kverko en la antaŭa korto, eble 40 futojn alta. Ĝi falis en okcidentan direkton antaŭ la alveno de la okulo. Ĉiuj estis dankaj, ke la arbo ne falis sur la domon, rompante la novan tegmenton. Tuj post kiam la vento denove ekblovis, la kverko denove ekstaris vertikale kaj falis en orientan direkton. Tio komplete konvinkis la onklon resti en Bridge City plian tagon.

Susan kaj mi unue renkontiĝis la sekvan jaron, kiam ni havis dek jarojn. Mia familio transloĝiĝis al Bridge City post kiam mia duonpatro veterpretigis kaj plejparte kompletigis konstruon de nia domo tie. Mi memoras, kiam mi marŝis laŭ la lerneja koridoro, parolante kun ŝi kaj tenante ŝian manon.

Ambaŭ domoj suferis damaĝon pro inundo kaj ventego en sekvaj uraganoj, ekzemple Rita kaj Ike. Estas multaj similecoj inter uragano Audrey kaj la lastatempa uragano Laura. Cameron estis denove difektita, kaj ankaŭ Lake Charles, Luiziano. Sed en Bridge City, mia frato facile transvivis. La okulo de uragano Laura alteriĝis apud Cameron. Cameron evakuiĝis. Kaj malpli multaj homoj mortis rezulte de Laura.