Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Contests, blogs, and books

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-06

Hoss estas Direktoro de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Pastintfoje mi menciis, ke ni ekuzas daŭran retan forumon (Slack) por oficialaj diskutoj, por ke ni ne lasu aferojn amasiĝi antaŭ niaj monataj Zoom-kunsidoj. Bedaŭrinde nia utiligo de la forumo iras malrapide. Ĉiuj estas okupitaj kompreneble, kun aliaj devoj krom Esperanto-USA. Tamen la malrapida progreso facile kaŭzas frustriĝon.

Filmkonkurso

Ni ĵus lanĉis video-konkurson organizitan de nia tre talenta Alekso Miller; la detaloj troviĝas ĉe la konkurso-paĝo. (Pri ni > Filmfestivalo.) Espereble la konkurso instigos kreajn kontribuojn. Alekso faris bonan laboron, planante la konkurson, verkante regulojn, kreante reklamojn kaj ekzemplajn filmojn, kaj vekante intereson. Mi multe malpli signife kontribuis en tradukado de la reguloj, kreado de la rilataj retpaĝoj, kaj reklamado de la konkurso en niaj socimediaj kanaloj.

Nun ni bezonas vian helpon. Bonvolu reklami ĝin, kaj ankaŭ kontribui filmojn!

Blogoj

Mi plivastigis la funkcion de nia RSS-kolektilo, la programo kiu reklamas blogerojn en nia hejmpaĝo. La ilo nun povas kontroli ne nur blogojn, sed preskaŭ ion ajn, kio liveras abonrilatan fluon – inkluzive de YouTube-kanaloj, podkastoj, kaj eĉ Reddit-forumoj. En la hejmpaĝo vi nun trovos multe pli da ligiloj al afiŝoj de niaj membroj. En nia blog-paĝo (Pri ni > Blogeroj) eblas vidi liston de la sekvataj blogoj, kaj ekscii, kiel kontribui vian propran al la listo.

Eldonado

Jam de pli ol jaro mi laboras por ke Esperanto-USA denove eldonu librojn. Ideale ni eldonos novajn tradukojn, prozon, kaj poezion, sed ĝuste nun la fokuso estas ĉe reeldono de klasikaĵoj de la Esperanto-literaturo en malaltkostaj (aŭ senkostaj) presitaj kaj elektronikaj formoj. Kial malnovaj libroj? Ĉar malfeliĉe, la plejparto de nia literaturo estas ne plu havebla, kaj novaj generacioj perdas ligon al riĉa librokulturo. Mia unua celo estas la prozaj titoloj en la Baza legolisto de William Auld; nur 13 el tiuj 31 titoloj restas aĉeteblaj!

Unu el miaj plej ŝatataj estas la novelaro Okuloj de Marjorie Boulton, kiu elvendiĝis antaŭ multaj jaroj, kaj nun haveblas nur en kelkaj disaj bibliotekoj. Mi petis al EAB, kiu posedas la kopirajton, kaj Edmund Grimley Evans afable konsentis reeldoni la libron. Tim Owen skanis ekzempleron el la biblioteko Butler en Barlaston, kreis tekston per tekstrekonilo, kaj dum kelkaj monatoj ni zorge provlegadis ĉion plurfoje por elsarki skanerarojn. Dume ni eĉ trovis kelkajn preserarojn. Iam baldaŭ aperos nova eldono presita; espereble ankaŭ bita.

Cetere en 2020 mi bonŝance ricevis permeson de la fama Vilmos Benczik – kiu malfeliĉe forpasis ĉi-monate – por ke Esperanto-USA daŭrigu lian bonegan projekton Fenikso, alian provon reeldoni erojn de la Baza legolisto. En la 1990-aj jaroj Benczik reeldonis kelkajn erojn de Julio Baghy, kaj mi esperas rehavigi ilin en fidinda cifereca formo, kiun ni povas disvastigi per senkostaj bitlibroj kaj malmultekostaj (senprofitaj) paperaj libroj laŭpete presitaj.

Same kiel por multaj klasikaj libroj, la originalaj presplatoj ne plu ekzistas. Do necesas enskani paperon, konverti al teksto, kaj zorge provlegi ĉion. Plej facilaj estas la unuaj du paŝoj; la provlegado tamen estas tre pena laboro. Se vi volas helpi, bonvolu sciigi min!


In the previous column I mentioned that we’ve started using an online, asynchronous forum (Slack) for official business in order to relieve the bottleneck of our once-monthly Zoom meetings. Unfortunately, adoption of the the tool has been slow so far. Everyone’s busy of course, with other obligations besides Esperanto-USA. But still, the slow progress makes it easy to grow impatient.

Video contest

We’ve just launched a video contest led by our very talented Alex Miller; You can find details on the contest page. (See About us > Film festival.) Hopefully it will generate some creative contributions. Alex has done great work in planning the contest, drafting rules, producing advertising materials and sample films, and generating interest. My much smaller contribution has been in translating the rules, creating the associated web pages, and promoting the contest on our social media channels.

Now we need your help in getting the word out—and in contributing entries, too!

Blogs

I’ve expanded the scope of our RSS-aggregator, the program that monitors member blogs and promotes their most recent posts on our home page. The aggregator can now follow not only blogs, but almost any web resource that generates a syndication feed—including YouTube channels, podcasts, and even Reddit forums. On our home page you’ll now find many more links to member content. On our blog page (see About us > Blog posts) you can see which blogs we currently follow, and learn how you can add your own to the list.

Books

For over a year I’ve been working on a project to get Esperanto-USA back into publishing. Ideally this effort will eventually include new translations, prose, and poetry, but for now the focus is on restoring classics of Esperanto literature in low-cost (or free) print and electronic forms. Why look backwards? Because sadly, most of Esperanto’s literary canon is simply no longer available, and new generations of speakers are losing their link to a rich literary culture. My first priorities are the prose titles in William Auld’s Baza legolisto, only 13 of which (out of 31 total) remain available in book services.

One of my favorites is Marjorie Boulton’s short story collection Okuloj. It went out of print many years ago, and can now be found only through interlibrary loan. After contacting EAB, which holds the rights to Boulton’s works, Edmund Grimley Evans kindly agreed to put the book back in print. Tim Owen scanned a copy from the Butler library in Barlaston, the scan was converted to text by OCR software, and over several months we carefully proofread everything multiple times to weed out scanning errors. In the process, we even found a few mistakes in the original print run. A new edition should be back in print sometime soon; hopefully there will be an ebook version as well.

In 2020 I was also fortunate enough to receive permission from the great Vilmos Benczik—who tragically passed away this month–for Esperanto-USA to carry on his wonderful Fenikso project, another attempt to keep the Baza legolisto in print. In the 1990s Benczik republished several entries by Julio Baghy, and I hope to make these available again in a well-proofed digital edition that can be distributed as free ebooks and low cost (no-profit) print-on-demand editions.

As with many classics, the original printing plates have been lost. So the books need to be scanned from paper, converted to text, and then carefully proofread. The first two steps are the easiest; it’s the proofreading that takes the most work. If you’d like to help, please let me know!