Presita el Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)
Omaĝe al William R. Harmon
Forpasis la dojeno de la usonaj Esperanto-aktivuloj (1927-2019)
Mallonga sciigo pere de Fejsbuko komunikis al ni la vivofinon de Vilĉjo Harmon, la tagon antaŭ la usona Dankofesto. La forpaso de homo ĉiam invitas al retrorigardo, kiu donas la nuran mildigon al la amara malĝojo venigita de morto: kion la homo postlasas, kion li heredigis al la homaro, kiel li estos memorataj de la postvivantoj. En la kazo de s-ro Harmon estas vere granda kaj signifa postlasaĵo, aparte por la esperantistoj de tiu ĉi lando-kontinento.
Li lernis Esperanton kiel adoleskanto. Temis pri dimanĉa lernejo, kie feliĉe la instruisto ne nur instruis pri religio sed ankaŭ pri Esperanto. Vilĉjo vivis en la esperantlingva medio ĝis siaj lastaj tagoj, entute iom pli ol okdek jaroj. Do, kiam mi konatiĝis kun li okaze de la 75-a Universala Kongreso en Havano, 1990, li jam estis movada figuro kaj plenrajte veterano.
Senlaca homo, kapabla kaj afabla, ankaŭ tre direkta kaj senartifika, preta aŭskulti kaj rezoni, sed ankaŭ preta sinesprimi kun tiom da forto kaj pasio, ke fojfoje homoj iom timetis argumenti kun li. Sed entute liaj pasioj kaj zorgoj estis ĉiam je la flanko antaŭenigi la aferon Esperanto, ambaŭ per diskonigado al eksteruloj kaj per kunĝuado de la unika etoso kreita ĉiam kiam aro da samlingvanoj renkontiĝas.
Mi ne volas ripeti en tiu ĉi noto aferojn kiujn ĉiuj konas aŭ povas trovi facile per guglado de lia nomo. Male, jen mi volas honorigi lian memoron per kundivido de miaj personaj spertoj proksime de William Harmon. Estas tute klare, ke plejmulto de la legantoj de Usona Esperantisto povus verki similan noton, ĉar ni ĉiuj iel aŭ alie rilatis kun kaj sentis la influon de lia elstara personeco.
Du jaroj post niaj interkonatiĝo en Havano, mi veturis al San-Francisko por partopreni la someran kursaron de 1992. Alveninte, atendis min ĉe la pordo de la aviadilo Ĉarli Galvin, mia gastiganto, kaj Vilĉjo, kiu provizis la transportadon. Li estis ege lerta ŝoforo. Mi la unuan fojon veturis en aŭtoŝoseo en lia aŭto. Ni amike babilis, sed mi estis tute terurigita, ĉar laŭ mia sento, ni veturis fulmrapide kaj mi simple ne komprenis, kiel li povis stiri kaj daŭre interŝanĝi kun ni. Ni adiaŭis, kiam ni alvenis unupece ĉe la pordo de Ĉarli.
Posta renkontiĝo okazis en la tradicia pikniko kiu markis sukcesan finon de la kursaro; ĝi estis ĉiam organizita ĉe gesinjoroj Harmon, kiuj tiam loĝis en El Cerrito. Post la pikniko mi restis en ilia hejmo por partopreni la landan kongreson, do temis pri mia dua sperto pri gastado ĉe eksterlandanoj. Mi aŭdis de ili ŝercojn pri multaj aliaj gastoj kiuj antaŭ mia vizito restadis en ilia gastoĉambro, ja gastamo estis trajto, kiu ankaŭ briligis nian bedaŭratan amikon. Jarojn poste, kiam mi denove translokiĝis al la Golfa regiono, Vilĉjo kaj Lusi loĝigis nin tutan semajnon, dum ni trovis loĝejon.
Kiel homo kiu atingis multon dumvive pere de sia propra laboro kaj sindediĉo, li ne vere havis multan paciencon por almozpetantoj. Dum veturo al trajna stacidomo, mi lernis tiun trajton de lia karaktero, kiam li tute senĝene diris al almozulo “Iru perlabori vian panon”. Ne, ne temis pri avarulo, tute male. Mi ankaŭ havis la okazon, kelkajn jarojn poste transdoni de liaj manoj al la manoj de la asocia oficisto ĉekon por dek mil usonaj dolaroj per kiuj li kontribuis al la fina realigo de la projekto Pasporto al la tuta mondo. Kaj poste, tra multaj jaroj, mi ankaŭ regule ricevis liajn ĉekojn per kiuj li subtenis samideanon kaj amikon en mia denaska lando, al kiu li mem ne povis rekte sendi helpon. Do, mi senpere konis lian malavarecon kaj helpemon.
Dum liaj jaroj kiel sukcesa komercisto en ŝipkompanio, Vilĉjo kaj Lusi havis la okazon loĝi en Japanujo, kaj estis surprize kaj agrable vidi, kiom multe la plurjarmila kulturo de tiu lando influis ilian vivon post tiu vojaĝo. Niaj japanaj samideanoj bone povas atesti pri lia amikemo kaj bonvolo al ili. Inter multaj aliaj aferoj, mi ŝatus rimarkigi la fakton, ke iam aperis antaŭ ili la ebleco aĉeti domon kiu estis konstruita laŭ tre japaneca stilo, kaj kiu krome havis belegan japanan ĝardenon. Senhezite li translokiĝis al tiu belega loĝloko en la montetoj de Oakland, Kalifornio. Dum multaj jaroj, la esperantistoj kiuj loĝas en tiu ĉi regiono kaj multaj eksterregionaj kaj eksterlandaj vizitantoj pilgrimis al tiu domo de gesinjoroj Harmon por ĝui la etoson, amike babili, familiece kunmanĝi.
Kirliĝas en mia memoro tiom da aliaj okazaĵoj de niaj komunaj travivaĵoj en Esperantio: en la Universala Kongreso en Fortalezo, li estis tre dankema al mi ĉar mi sukcesis gvidi lin en nekonata urbo al loko kie li povis manĝi bongustajn lokajn specialaĵojn … kiom multe mi ĝuis lian kondutadon de aŭkcioj en niaj ĉiujaraj kongresoj kaj eĉ regionaj renkontiĝoj … lia frustriĝo kaj tamen lia kapablo resti respektema kaj afabla kiam esperantistino jam multe maljuniĝinta subite montriĝis ofendita per vortoj liaj kiuj tute ne emis ŝin ofendi …
Okaze de la Kongreso en Raleigh en 2013, kiam lia sano malpliboniĝis ĝis tiu grado, ke lia plua partopreno en vojaĝado kaj Esperanto-renkontiĝoj montriĝis neverŝajna, Esperanto-USA decidis honorigi lin dumkongrese. Ni kreis por li medalon, sur kiu estis gravuritaj vortoj, kiujn li trovis plaĉaj, kaj kiuj krome, estis kvazaŭ devizo de lia vivo dediĉita al disvastigo de la Internacia Lingvo kaj de la monda paco. Sur unu flanko de lia medalo legeblas la zamenhofa verso: “L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco …”
Inter la multaj aferoj kiujn mi persone lernis de Vilĉjo Harmon troviĝas mia konatiĝo kun la asocio Toastmasters International, kaj la fakto ke li mem ĝuis tosti, kion ni ofte faris en la okazoj kiam ni kune manĝis kaj festis, aparte dum nia ĉiujara Zamenhofa Bankedo. Ĉi-jare, ĉe la bankedo ĉi-regiona mankos al ni William Harmon ĉe la tablo. Kio ne malpermesos al ni levi niajn pokalojn kaj tosti je homo kiu vivis intense kaj interesplene, kiu donis sin en plena animo al la nobla kaŭzo de Esperanto kaj de frata amikeco inter ĉiuj homoj de la planedo: “Je via vivo, amiko Harmon!”
Por pli da informo pri nia kara Vilĉjo, bonvolu vidi ankaŭ la artikolojn “Honore al William Harmon” (2013:4) kaj “An interview with William R. Harmon” (2013:5).