Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Remembriĝo

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-24

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Mi verkas ĉi tiun rubrikon ĉe la Landa Kongreso, kaj kvankam ĝi ankoraŭ ne finiĝis, mi jam povas raporti de ĝi bonan novaĵon.

En la pasinta jaro mi kaj Nikvo Woods starigis komitaton por reteni membrojn. Ĉar ni estas samurbanoj, estis facile kunlabori. Ni skribis (mane!) leterojn al 51 personoj, kies membrecoj ĉesis antaŭ almenaŭ ses semajnoj. En la leteroj ni demandis, kiel E-USA povus pli bone servi ilin. Mi prezentis la rezultojn dum estrara kunsido ĉe la LK.

Post kiam ni sendis la leterojn, ok el la ricevintoj remembriĝis. Tri el ili sendis respondojn, kaj estas facile supozi, ke ankaŭ almenaŭ la plejmulto de la ceteraj remembriĝis pro la leteroj. La laboro do estis fruktodona, kaj mi rekomendis ke ĝi estu daŭrigata.

Aliaj homoj ne remembriĝis sed tamen klarigis al ni siajn motivojn. La plej ofta estis financa malhavo. Ĉe la kunsido mi rekomendis sciigi al eksiĝontaj membroj, ke ni ofertas malpli kostan membrecon al tiuj kun limigitaj enspezoj.

Mi supozis, ke oni ne remembriĝas pro malkontenteco pri E-USA, sed neniu el la respondintoj tion diris. Tio kompreneble ne signifas, ke ni estas perfekta organizaĵo. Ni daŭre bonvenigas komentojn de membroj – kaj plu petos ilin de eksmembroj – por ke ni povu pli bone roli kiel asocio via.