Presita el Usona Esperantisto № 2010:5
Nomoj de juvelŝtonoj en Esperanto
Kiom da nomoj de juvelŝtonoj vi scias en Esperanto? Jen instrua kvizeto kun difinoj de dek gemoj. La priskribojn sekvas indikoj pri fundamenteco (*), oficialeco (1-a aŭ 2-a Oficiala Aldono), aŭ zamenhofeco (Z) de la nomoj.
Plenigu la skatoletojn per la nomoj de la priskribitaj gemoj; legante la unuajn literojn de ĉiu nomo de supro malsupren, vi trovos avertan frazon por tiuj, kiuj tro entuziasmas pri tiaj luksaj ŝtonoj …
La solvo aperos venontnumere.
-
❑❑❑❑❑❑❑❑= violkolora gemo (*)
-
❑❑❑❑❑❑= ruĝa gemo (*)
-
❑❑❑❑❑❑❑❑= senkolora gemo (*)
-
❑❑❑❑❑❑= gemo kun diverskoloraj tavoloj (2)
-
❑❑❑❑❑❑❑❑❑'= ruĝa gem' (aŭ blua, kaze de Ŝerloko Holmso) (Z)
-
❑❑❑❑❑= blanka aŭ blua gemo kun ŝanĝkoloraj rebriloj (*)
-
❑❑❑❑❑❑= blua gemo (*)
-
❑❑❑❑❑❑❑= verdblua gemo (*)
-
❑❑❑❑❑= speco de kvarco kun diverskoloraj vejnoj (1)
-
❑❑❑❑❑❑❑❑= verda gemo (*)