Presita el JEN 1970:1

Esperantisto de la monato

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-14

JEN-INTERVJUO: Jose Vazquez
interparolo kun juna Esperanto-parolanto

Jose estis intervjuita ĉe la ELNA-Kongreso en North Adams, Mass., kie li estis sendube la plej helpema kaj kompleza ĉeestanto. Li allogis atenton per Esperanto-pinglo kiun li portis, kun la vortoj, “Knabinoj jesas al neantoj.”

JEN: Ĉu vi povas indiki al niaj legantoj ion pri via historio?

Jose: Mi nun loĝas en West Orange, N.J., kvankam mi naskiĝis en Kubo en 1945. En 1960 mia patro sendis min el Kubo ĉar la politika situacio estis minaca. Miaj gepatroj sekvis post jaro. Mi diplomiĝis kiel inĝeniero. Mi ne estas certa kion mi faros en la estonteco, sed eble mi fariĝos komputilisto. Sed mi devas unue venki en la batalo kontraŭ mia soldatiga komitato. Por ĉeesti kunsidon de tiu grupo, mi devas vojaĝi al Kalifornio baldaŭ, ĉar tie mi registris.

JEN: Ĉu vi deziras resti en via nova hejmlando?

Jose: Plaĉas al mi vivi en ĉi tiu lando, sed mi volas iam reiri al Kubo, se nur je vizito. Mi nun ne intencas fariĝi Uson-civitano.

JEN: Kiel vi eksciis pri Esperanto?

Jose: En 1963 mi legis artikolon en “Playboy” en kiu oni menciis la vorton “Esperanto.” Mi fariĝis scivolema kaj iris al biblioteko por eltrovi kio “Esperanto” estas.

JEN: Kial vi lernis ĝin?

Jose: Precipe ĉar ĝia internacieco allogis min. Ĉu vi havas pli da fatraso?

JEN: Jes. Kion vi faris per Esperanto?

Jose: Mi vizitas ĉi tiun kunvenon kaj iam laboris ĉe la Esperanto- Informcentro en New York. Mi disdonis informfoliojn pri Esperanto. Nun mi planas sendi leteron al ĉiu universitato en New Jersey por demandi ĉu ili akceptos Esperanto-kreditojn de tiuj kiuj volas enuniversitatiĝi. Al ĉiu kiu respondos nee mi petos la kialon. Mi ankaŭ volonte diskutos kun tiuj universitataj administristoj la aferon pri akcepto de Esperanto.

Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2021.