Presita el Amerika Esperantisto jan 1914

Vojaĝo al la kanalo

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-21
[figure]
KLUZOJ DE GATUNO

Hodiaŭ estas nur unu kanalo en la ideoj de ĉiuj personoj. Estas la Panama-Kanalo! Tiu grandega konstruegaĵo baldaŭ finiĝos, kaj eĉ nun preskaŭ finigita estas.

La sesan de Septembro en la jaro mil naŭcent dek tri, mi enŝipiĝis en la novan vaporŝipon “Pastores” de la “Unuigita Frukta Kompanio,” de Nov-Jorko, por viziti la Kanallandon. La “Pastores” estas nova vaporŝipo granda, bela, rapida, kaj tute agrabla, kaj ni vojaĝantoj ĝuis plezuregan libertempan vojaĝon.

Estis je la unua posttagmeze, sabate, kiam ni mallaŭte eliris el la haveno de Nov-Jorko en la grandan maron, kiu tiam tute glata estis kaj kiu dum tri semajnoj tiel trankvile restis ke preskaŭ neniu havis la marmalsanon.

Post kvin tagoj ni alvenis al Kingston kiu signifas “Reĝurbo,” la ĉefurbo de la Brita Kolonio, Jamajko, kiu estas insulo de sama nomo. Tie la ŝipo restis unu tagon kaj duonon; kaj la vojaĝantoj vizitis la urbon kaj aliajn lokojn en la insulo. Kelkaj sinjoroj, inter kiuj troviĝis mi veturis en aŭtomobilo al la antaŭa antikva ĉefurbo, angle nomata “Spanishtown” kiu signifas “Hispana Urbo.” Tie ni vizitis la antikvan katedralon, kaj la ne plu uzatajn registarajn domojn.

Tra “Hispana Urbo” ni veturis tra la valo de la rivero Cobre al la vilaĝo de “Bogwalk,” kiu signifas “Ŝlima Promenado,” de kiu ni reveturis al Kingstono laŭ la valo kaj “Hispana Urbo.” Dum la posttagmezo ni vizitis la urbon Kingstonon, piede kaj tramveture, kaj precipe la Esperajn Ĝardenojn (Hope Gardens), kie oni havis multajn interesajn kaj belegajn kreskadojn tropikajn.

[figure]
“BOG WALK” VILAĜO, JAMAJKO

Elirintaj el Kingstono, ni forvojaĝis trans la Maron Karibean, kaj post du noktoj alvenis frumatene al Kolono (Colon), la komerca urbo je la norda ekstremo de la kanalo. Nur frenezulo aŭ mensogulo povas priskribi Kolonon kiel belan, sed estas oportuna kaj kurioza urbeto, kaj ĝia pozicio sur la tropika marbordo estas tre bela.

Ĉe Kolono restis la vaporŝipo du tagojn kaj duonon dum kiuj la vojaĝantoj havis tempon sufiĉan por viziti Panama-Urbon kaj vidi la ĉefajn vidindaĵojn de la Kanaka Regiono. Oni scias ke la Usona registaro antaŭ preskaŭ dek jaroj aĉetis de la Panama Respubliko la rajton konstrui la kanalon kaj havi eksklusivan aŭtoritaton sur la tero tra kiu la kanalo konstruota estis. Do estas nun du registaroj en la Istmo, la respublika registaro ekstere de la regiono, en Kolono kaj Panama-Urbo, kaj la usona registaro en la Kanaka Regiono.

La vojaĝantoj el nia ŝipo traveturis la Istmon per la bone konata Panama-Fervojo el Kolono al Panama-Urbo, vizitis la urbon dum la posttagmezo kaj restis en la hotelo Tivolio dum la nokto. La duan tagon, ni pasigis matene per vizitoj al la kluzo de “Pedro-Miguel” kiu signifas “Petro Mikaelo,” sed kiun oni ofte angle nomas “Peter Magill,” al la kluzoj de “Miraflores,” al la nove konstruota kaj nune konstruata “Balboa” haveno kaj urbo, kaj ankaŭ ni ĉeestis priskribon de la tuta kanalo kune kun la gvidisto kiu kondukis nin. Ni vizitis posttagmeze Kulebron, kaj vespere revenis al Kolono.

Oni povas trovi sufiĉe facile priskribojn de la kanalo aŭ spertajn aŭ ne spertajn. Do ne estas necese ke mi diru pli ol miajn ideojn ĝeneralajn pri la konstruaĵo. La trian matenon mi vizitis la kluzojn de Gatuno, kiuj estas la plej grandega kluzaro en la mondo kaj suprenkondukos la ŝipojn de la nivelo de la Maro Karibea okdekkvin futojn per tri gradoj al la nivelo de la artefarita Lago Gatuno post la nekredeble grandega digo, aŭ pli bone, digego, kiu estas, laŭ mia nesperta opinio, la plej mirinda laboro de la tuta afero. Bedaŭrinde oni ne povas vidi pli ol la ruĝan koton en la superaĵo de la digo.

[figure]
SAN JOSE

La vetero en la Istmo ne estas varmega escepte en la rekta sunlumo, sed estas tre fluidaĵega precipe en la pluva sezono. Do ni ĝoje vojaĝis denove trans la maron unu nokton kaj alvenis al belega golfo ĉirikia aŭ Almiranto, kaj al la beleta urbeto “Bocas del Toro” kiu signifas “Buŝoj de Bovo.” Estas komerca stacio de la Frukta Kompanio, kiel ankaŭ la urbeto Almiranto kie la vaporŝipo restis dum la posttagmezo kaj kie ni faris fervojan veturadon tra la bananaj plantejoj de la Kompanio tre interesan kaj plezurigan.

El Almiranto dum la nokto ni vojaĝis al Limono, havena urbo en la respubliko Marbordo Riĉa, hispane “Costa Rica.” Tie la vojaĝantoj veturis fervoje al la ĉefurbo de la respubliko, hispane nomata “San Jose” (Sankta Josefo). La veturado de Limono al “San Jose” estas unu inter la plej vidindaj veturadoj en la mondo. Oni altiĝas ĝis kvin mil futoj super la maro tra bela, belega, kaj plibeliĝanta valo ĝis alta terplataĵo, riĉa kaj fruktoplena, en kiu estas du urboj, Kartago, kaj “San Jose.” La ĉefurbo estas tute hispana en formo kaj ŝajno, kaj preskaŭ en vivo kaj popolo, kvankam estas aliaj elementoj, kiel indiĝenoj, inter la malaltaj klasoj, sed pli multe ol ĝenerale sude de Usono estas tiu lando, blank-homa lando.

La vetero en la alta parto de Marbordo Riĉa ne estas tiel varmega kiel la malalta apud la maro, kaj facile ni portis niajn surtutojn. Sed la vetero estas tre fluidaĵa kaj subtenas tropikajn kreskaĵojn, ĉar ne varmega, ankaŭ neniam estas tre malvarma, sufiĉe por frosto. Do estas la ĉefa produktaĵo de la terplataĵo la kafo, kiu bezonas fluidaĵan ne tro varman, sed neniam frostan veteron. Oni plantas la kafon kaj la bananon kune miksitajn en la sama tero, por havi la ombron de la grandaj folioj bananaj super la kafo. Kontraŭe la kafo ŝirmas la bananon iomete kontraŭ la vento, kiu estas tre malhelpa al la banano. Pro tiu kaŭzo laŭ mia kompreno, en la malaltaj varmegaj teroj kie la kafo ne kreskas, oni plantas la kakaon inter la bananoj. La kakao havas belegan foliaron kaj la miksaĵo estas tre bela.

El Marbordo Riĉa ni revojaĝis al Kolono, el Kolono al Kingstono denove, kaj tiam en kvar tagoj, pro la rapideco de la ŝipo, al Nov-Jorko,—portante kiel komercan aferon de la Frukta Kompanio, tridekok mil faskojn da bananoj,—kaj portante kiel plezuran aferon de la vojaĝantoj la memoron de vojaĝo tie komparebla.

Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2021.