Presita el Amerika Esperantisto jan 1914
Letero el Eŭropo
de nia Privat-a Korespondanto
Nobelpremioj al du esperantistoj
Kiam al D-ro Zamenhof?
Jam lastan jaron ricevis la Nobelan premion por paco nia german-aŭstria samideano kaj konata pacifisto Alfred Fried pro liaj rimarkindaj servoj al propaca movado per verkoj kaj vigla propagandado ĉefe inter gazetistoj.
Ĉi-tiun jaron ĵus ricevis la saman premion alia esperantisto S-ro Henri Lafontaine, Belga Senatano kaj Prezidanto de la internacia Komitato de l’ pacoficejo en Bern.
Nian lingvon S-ro Lafontaine ofte uzas mem en sia Internacia Bibliografia Oficejo en Bruselo por korespondadi kun multaj Fremdaj societoj ĉefe ĥinaj kaj japanaj.
La Nobelan premion pri medicina scienco ĵus ricevis nia eminenta franca samideano Profesoro Charles Richet, famkonata fiziologisto kaj sincera pacifisto. Por Esperanto li ĵus publikigis tre gravan artikolon en la Revuo “La Paix par le Droit” (Paco per Juro) kaj faris solenan paroladon malfermante ĉe Pariza Universitata Ĉambrego la festan disdonadon de l’ premioj al lernantoj de la Pariza Esperantista Grupo.
Al tiuj eminentaj esperantistoj ni ĉiuj sendas tre koran gratulon, esprimante nian ĝojon ke inter niaj rangoj troviĝas tiaj homoj, kiuj faris grandajn servojn al la homaro, nun glore rekonitajn. Ni ne timu rimarkigi al la publiko, ke ili estas fervoraj adeptoj de nia lingvo kaj ni profitu la okazon montri kiom multaj el la plej noblaj personoj de la homaro estas kun ni.
Tiaj konstatoj efektive impresas certan parton de la publiko pli profunde ol logikaj argumentoj. Post tiu sincera tutkora gratulo kaj tiu ekkapto de bona propagandilo, ni ne povas ne ripeti nian internan demandon: Kiam Zamenhof?
Ĉu la Nobela komitato ne baldaŭ decidos fine rekoni la grandan meriton de la aŭtoro de Esperanto dediĉante al li proksiman jaron la premion pri paco? Ni esperas, ke ĉiuj niaj kompetentaj samideanoj, kiuj rajtas fari proponojn al tiu komitato, t. e. ĉiulandaj parlamentanoj, akademianoj kaj Nobelaj premiitoj vigle klopodos por tio dum la nova jaro. Ili montru al tiu komitato en kiom miloj da koroj enblovis Esperanto la fervoron por paco, en kiom miloj da okazoj ĝi jam estis kaŭzo de internaciaj amikiĝoj kaj interhelpoj, en kiom miloj da ĉiulandaj lokoj ĝi semis potencajn radikojn por la granda familia rondo de tutmonda frateco kaj kunlaborado.
Ĝis nun eble atendis la Nobela Komitato, ĉar ĝi ne volis rekompenci servojn nur estonte grandutilajn al homaro kaj ĝi deziris nur konsideri evidentajn faktojn. Nu la tempo jam venis.
De multaj jaroj la lingvo de D-ro Zamenhof vivas kaj proksimigas ĉiutage pli kaj pli milojn da homoj ĉiulandaj. Venis la taŭga horo por rekoni antaŭ tuta homaro la senlacan mirindan laboron de l’ modesta geniulo. La Nobelan Premion nepre meritas nia majstro. Ni fidas ke la respondaj personoj ne plu longe atendos por honori samtempe lin kaj sin per tiu tre aplaŭdota gesto.
Franco-germanaj rilatoj kaj Esperantismo
Tre ĝusta antaŭsimbolo de la nunvintraj publikaj priokupoj estis la nobla franco-germana manifestacio dum nia IXa kongreso de Esperanto en Bern. Efektive unuarange staras ĉi tiun vintron inter gravaj publikaj demandoj la temo pri la plibonigo de l’ rilatoj inter Francujo kaj Germanujo. Rapide disvastiĝis tiu tendenco dum la lastaj monatoj kaj sur ambaŭ flankoj de la landlimo kreiĝas fortaj movadoj por tiu celo. Kiam kunvenis en Bern lastan printempon francaj kaj germanaj parlamentanoj invititaj de svisaj kolegoj por ĝentila diskutado, estis tie cento da francaj deputatoj kaj nur trideko da germanaj Reichstag-anoj kaj tial en Parizo kelkaj ĵurnalistoj tuj ekkriis: “Vidu! bonvolemo troviĝas nur ĉe nia flanko k. t. p., k. t. p.” Sed nun ĵus anonciĝis fondo de germana parlamenta grupo por helpi al amikiĝo kun Francujo kaj aliĝis granda nombro da parlamentanoj el preskaŭ ĉiuj politikaj partioj. La semo ĵetita en Bern produktis tre bonajn fruktojn kaj evidenta bonvolo montriĝas ambaŭflanke. Nepre venkos iam tiu paciga tendenco ne nur ĉar tion postulas idealo en la koroj de popolanoj ambaŭraciaj sed ankaŭ ĉar en la du landoj la plejmulto estas terure laca pri la neelportebla pezo de l’ novaj militaj ŝarĝegoj. En ambaŭ landoj la novajn leĝojn por pligrandigi la armeojn voĉdonis la parlamentoj impresitaj de l’ troa forteco de l’ najbaro kaj incititaj de tiam tre ĝenerala timo pri baldaŭa milito.
Nun ĉe l’ komenco de nia vintra sezono ambaŭ samaj parlamentoj sin subite turnis kontraŭ la registaroj, kiuj kaŭzis tiajn voĉdonojn.
Dum la sama semajno okaze de iaj flankaj demandoj en Berlino la parlamento voĉdonis malaprobon al la kanceliero kaj en Parizo ĝi faligis la registaron. Nu, en mia lasta artikolo mi ĵus diris al vi, ke en Francujo neniam tre eternaj estas la registaroj. Kelkajn tagojn post kiam mi forsendis miajn paperfoliojn al estimata redaktora moŝto la franca registaro subite falis kaj S-ro Prezidanto Poincare devis elekti novan, kiu eble estos iom pli favora al Esperanto, se ĝi havos tempon sin okupi pri tiaj “bagateloj.”
Kompreneble la voĉdonitaj militaj leĝoj estas nepre faktiĝintaj kaj oni ne povas ilin tuj nuligi, sed oni tre bone sentas ke tian superpezan ŝarĝon la du popoloj ne toleros tre longe. Diversaj societoj kaj revuoj fondiĝis ambaŭflanke por interfratiĝo. Sensaciaj verkoj aperis pri la temo. Eĉ ekster Francujo kaj Germanujo tian klopodon helpas bonvolaj homoj.
La Belgoj kaj Svisoj interalia tre deziras la pacon inter la du grandaj najbaroj, kies eventuala interbatalado riskas ruini iliajn landetojn lokitajn “inter ambaŭ fajradoj.” Ankaŭ multaj Britoj deziras tiun repaciĝon kaj efektive se Britujo, Francujo kaj Germanujo povas definitive amikiĝi, tio garantias nepran pacon al granda parto de l’ tutmondo. Tian deziresprimon pri la tri nacioj jam faris Mirabeau antaŭ cent dudek jaroj.
La ĉefa malfacilaĵo en tia nobla klopodado estas la grava demando pri Elzaco-Lotringo, tiu bela Rejna provinco, kiun Germanujo prenis de Francujo post sia venko en 1871. En tiu tempo la loĝantoj laŭte protestis kontraŭ tiu ŝanĝo de nacieco kaj deklaris per siaj deputatoj sian nepran volon resti Francoj.
Post kvardek jaroj nun vivas en Elzaco-Lotringo tute alia generacio, jam la filoj, eĉ la nepoj de 1871-aj homoj. Multaj hodiaŭaj junuloj tie eĉ tute ne komprenas la senton de siaj avoj kaj ne deziras refariĝi Francoj. Ceteraj kontraŭe konservas en sia familio tre viglan memoron pri l’ antaŭa patrujo kaj estas nepre “francemaj.” Pri tio la popolo estas dividita, sed pri unu afero ĝi estas tute unuigita, ke nepre ĝi abomenas denovan militon. Tion unuanime deklaris ĝia provinca kongreso.
Samtempe ili ankaŭ tute malkaŝe deklaris sian malkontenton pri sia nuna situacio. Ambaŭ “francema” kaj “nefrancema” partioj konsentas en sia plendado kontraŭ tro severa kaj maldolĉa regado de Prusujo. Ne ĉiuj deziras, ke la lando refariĝu franca provinco, sed ĉiuj protestas kontraŭ ĝia germanigo kaj laŭte petas sendependan administracion. Ili minimume deziras, ke Elzaco-Lotringo estu same kiel la nordaj urboj Lubeck, Hamburg, Bremen, sendependa respubliko aliĝinta al Germana Imperia Federacio.
Tiu ĉi afero povas ŝajni unuavide nur Germana demando, kiu neniel koncernas Francojn aŭ ceterajn alilandulojn. Tamen oni devas kompreni ke nenia venko aŭ leĝo povas detrui la koran kvazaŭ patrinan amon de Francujo al sia perdita provinco. Senĉese venas Parizon famaj Elzacanoj por peti helpon kaj simpation, kiun neniu volas rifuzi al ili. Ankaŭ la tutan homaron interesas la demando pro tio, ke ĝi estas kvazaŭ brulanta vundo eterne minacanta la tutmondan trankvilecon per danĝero de plej terura militego. Estas do tre kompreneble, ke ĉie oni deziras, ke tiu demando iel kontentige solviĝu. Tial estas tre ĝojige konstati ke anstataŭ konsideri denovan militon kiel solan rimedon por ĝin solvi, oni nun iom post iom pli interesiĝas je pacaj solvoj.
Diversajn rimedojn proponis aŭtoroj de ĵusaj gravaj verkoj. Kelkaj proponis ke Francujo faru kun Germanujo komercan interŝanĝon kaj fordonu gravan kolonion kiel Madagaskar aŭ Indo-Ĥinujon por ricevi Elzacon-Lotringon. Ankaŭ oni proponis ke Germanujo mem donu neŭtralan sendependecon aŭ memregecon al la Rejna provinco kaj tiam Francujo montros sian dankemon malfermante sian riĉan bankaron al germanaj valoroj. Necese estus, ke Francujo promesu, ke ĝi estos kontenta, kiam la Elzacanoj estos kontentaj, kaj tiel montru sian neegoistan vidpunkton.
Nu, certe estas ke ne ĉi-tiun vintron ekdiskutos tiun demandon la diplomatoj en Berlino kaj Parizo; sed tre ĝojige estas, ke la publiko komencas ĝin konsideri kaj ŝajnas preta por baldaŭ postuli ke la registaroj trovu kontentigan solvon. De tro longe la du grandaj nacioj vivadas en reciproka malfido, de tro longe la plendoj de l’ Elzacanoj akrigas tiun situacion. “Ni fine aranĝu la aferon kaj pace vivu!” Jen la interna penso de multaj homoj ambaŭflanke. Oni esperu ke iliaj klopodoj baldaŭ fariĝos pli ĝeneralaj kaj sukcesaj. Intertempe, ni, esperantistoj, povas iel helpi al tiu celo uzante nian lingvon por doni okazojn al Francoj kaj Germanoj interrilatiĝi ĉiam pli ofte kaj pli amike por krei tiun simpatian publikan atmosferon, sen kiu internacia diskutoj povas fariĝi tiel danĝeraj.
Antaŭ kelkaj tagoj mi interparolis kun franca samideano, malnova oficiro politika tre konservativa. Li diris al mi kiom li bedaŭris, ke iu Esperanta gazeto povis moki kaj plendi pri la franco-germana manifestacio en Bern. “Ni devus kontraŭe ĝoji ĉiufoje, kiam Esperanto donas al ni okazon esti ĝentilaj al niaj orientaj najbaroj,” li diris. “Jen eminenta germana samideano leviĝas kaj diras sian ĝojon kunesti sur sama estrado kun franca generalo. Li profitas la okazon por diri belan saluton al nia lando kaj laŭdi nian arton kaj noblecon. Nu, ĉu vi dezirus, ke la franca generalo silente sidu kun ĝenata mieno aŭ diskrete foriru kiel malĝentilulo? Li faris nur sian devon de ĝentila viro leviĝante kaj afable respondante al la Germano. Prave li memorigis pri nia bela gastigo en Dresdeno, prave li invitis la Germanojn alveni multnombre al la Deka Kongreso en Parizo. Prave li frate premis la manon de l’ Germano. Tio ne signifas ke li aprobas la prenon de Elzaco-Lotringo, tio ne signifas ke li ne konservas doloran ĉagrenon pri la malvenko de 1871. Al fido li respondis per fido kaj li rajtas eĉ esperi ke se multaj Germanoj noble pensas kiel tiu amiko, baldaŭ venos la tago, kiam oni pli facile povos interkonsenti, detrui la kaŭzojn de malfido, kaj forgesi ĉiun pasintan malamon.”
“Kiam mi estis juna leŭtenanto dum la milito en 1870,” daŭrigis mia kunparolanto, “mi iam renkontis post batalo kelkajn germanajn oficirojn kaj tute amike interparolis kun ili pri kolego mia, kiu studis kun unu el ili. Treege ili ĝojis aŭdi de mi, ke li ne mortigis en la batalo. Kial mi ne estus parolinta kun tiuj junaj viroj? Same kiel mi ili faris sian devon, same servis sian patrujon. Vidu kiamaniere nia prezidanto S-ro Poincare ĵus montris grandan afablecon al germana oficiro vundita per aŭtomobilo en suda Francujo. Vidu kiel niaj francaj oficiroj ĝentile agis al siaj germanaj kolegoj venintaj en aeroplanoj eĉ kontraŭleĝe. Vidu kiel la germana parlamento ĵus esprimis sian indignon kontraŭ malprudenta junulo, kiu neĝentile parolis pri Francujo. Ĉie oni klopodas montri ĝentilecon kaj agi per nobla kaj honorplena maniero por plibonigi la rilatojn inter niaj du nacioj, kaj jen, ni, esperantistoj, plej bone armitaj por tio per nia lingvo, devus montriĝi malafablaj, malĝentilaj, malpacemaj kaj pli rojalistaj ol la reĝo. Feliĉe nur kelkaj tiel malsaĝe rezonadas kaj sendube la plejmulto en Germanujo kaj Francujo same kiel mi ĝoje legis pri tiu memorinda manpremo per Esperanto inter honorata Franca Generalo kaj eminenta Germano.”
Tiel parolis al mi la brava militisto, kiu apartenas al politika partio tute ŝovinista. Tiu sincera deziro al lojala afableco kaj amikiĝo kunestintaj kontraŭuloj sur internacia batalkampo estas unu el la plej belaj efikoj de esperantismo en multaj koroj kaj unu el ĝiaj plej ŝatindaj allogiloj por noblaj homoj.
Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2021.