Presita el Amerika Esperantisto okt 1913
Nella, ĉapitroj 1 kaj 2
aŭ La Vojo Nekonata
Originala novelo de Edmond Privat.
Apogite sur la balustrado de sia balkono, ŝi kliniĝis super la florantaj lilakoj de l’ ĝardeno. Al la foriranta fianĉo ŝi faris dolĉan signon, dum li sursaltis sian bicikleton kaj ekveturis sur la blanka strato.
Jen tute li malaperis de la turniĝo. Jam ekvenis la vespero kaj varma, ĝoja posttagmezo finiĝis kviete.
Supren flugis la reviga bonodoro de l’ lilakoj.
Nella Passor tie staris en silenta pensado. Delikataj fingretoj ŝiaj senkonscie tuŝetadis la belajn nigrajn harojn ĵus karesitajn de li.
“Foriro ĉiam estas ja morteto” kantis franca poeto, sed tiun fojon li revenos post du tagoj kaj tiam li ne foriros plu. Kiel feliĉa, feliĉega, ŝi estis. Tiom, plene ke la koro ŝvelis kaj ŝi estus preskaŭ preta nun ekplori.
La tuta ŝia vivo kvazaŭ kolora bildaro nun repasadis en ŝia memoro.
Jen la gepatra domo kaj la dolĉaj tagoj de l’ infaneco, lumigitaj per amplenaj ridetoj de patrino. Ĉio en tiu tempo ŝajnis mirinde vasta kaj grandioza. Blindigis ŝiajn okuletojn eĉ la plej malgranda surprizaĵo, kaj ŝian koreton plenigis per brila ĝojego aŭ per nigra malespero plej modesta plezureto aŭ malgrava ĉagreneto.
Jen la hejma manĝo-ĉambro kun la ruĝaj kurtenaĵoj kaj la hela sunlumo sur la blanka tablo-tuko; la tableto de l’ fenestro kun seĝego el skulptita kverko. Tie sur genuoj de l’ patrino ŝi lernis eklegi la literojn. Tagmeze kiam la patro revenis, li ŝin levis en la brakoj, preskaŭ ĝis plafono, antaŭ ŝin ekkisi.
Jen la malgaja kaj funebra vintro kiam mortis ŝia patro kaj lin al tombo baldaŭ sekvis ankaŭ la patrino post terura febro. Ankoraŭ nur knabineto sentema kaj timema ŝi estis. Kiel doloris la ploroj kaj la soleca suferado de subita orfino!
Jen la vojaĝo al alia urbo, la nova vivado ĉe l’ avo, bonkora kaj klera maljunulo. Jen la granda lernejo, kun sia reguligita bruado, la jaroj de diligenta studado, la tremema klopodo por ekzamenoj, la longaj vesperoj super libroj ĉe la lampo.
Jen la silenta mistera biblioteko de l’ avo kun la malnovaj volumoj mirinde binditaj. Kiel strange forte gustumis la kuraĝitaj legadoj! Kiel pafadis en ŝia spirito la senĉesaj surprizoj! Kiel fosadis la duboj kaj la kapon rompis la pensado pri konstante novaj gravaj demandoj, kies solvo nur malfermis aliajn pli profundajn nekonatojn, similajn al sinsekvaj kavaĵoj de senfina minejo.
De tempo al tempo ŝin lulis tiam poezia melankolio kaj ŝi flugis per la koro malproksimen de l’ reala vivo en tiu dolĉa kaj danĝera lando de l’ revado. Al muziko ŝi sindonis tiam senmezure kaj ĝis larmoj ravis sian avon per plenaj vesperoj de tutanima ludo sur la fortepiano.
Jen la universitato, la malluma laboratorio kaj la vasta kursejo plenigita je fervora junularo por aŭdi faman scienculon. Ŝi volus ĉion eblan scii, ĉion lerni, kaj la nepre necesa elekto estis ĉagrene malfacila.
Tamen ŝin baldaŭ tute kaptis historio kaj klasikaj lingvoj. Kiel entuziasme ŝi legis la antikvajn poetojn kaj studadis la konstruartojn de l’ Egiptoj, de l’ Grekoj, de l’ Romanoj kaj de l’ Mezepokaj popoloj. Ŝia studentina ĉambro tiam ornamiĝis per belaj statuoj kaj moke ĝin nomis ŝiaj amikinoj “La Nella Muzeo.”
Fine venis la ekzamenaj konkursoj kaj la brila sukceso, tuj sekvata per jaro de tre mondana vivado.
Jen la riĉaj salonoj, la baloj, la societaj invitoj ĉiuspecaj, la verdaj teniskampoj, kie gaje ŝi ludis kun graciaj gejunuloj en blankaj flanelvestoj. Tutkore kaj sincere ŝi tiam ĝuis la plezuron sin senti juna kaj bela, amata de ĉarmaj amikinoj kaj admirata de ŝatindaj viroj.
Jen la nobla vizaĝo de l’ avo, sidanta meze de siaj karaj libroj aŭ vespere sur la balkono kun sia greka ĉapeto. Kiaj bonaj interparoladoj kun li, dum eklumiĝis en ĉielo unu post alia stelo kaj foje la luno briligis pli arĝente lian spritan pintan barbon.
Subite venis lia malsano, kaj la longaj tagoj de soleca flegado al la kara maljunulo.
Jen lia lasta alparolo, lia morto kaj la suferigaj devoj de l’ ekstera funebro dum ŝia koro tiam soifis nur la rajton de silento ĉirkaŭ ŝia ĉagreno.
Ŝin jam longe antaŭe avertis la kara mortinto, ke post lia malapero ĉesos ankaŭ la financa rimedo: lia registara pensio. Tial li ŝin igis akiri universitatan gradon kaj diplomon por ke ŝi tuj havu eblan kaj interesan vivgajnilon per instruado.
Jen la kutima bildo de la libera knabina kolegio, kien ŝi nun iras ĉiutage por instrui al simpatiaj lernantinoj. Jen ŝia klasĉambro, kien ŝi transportis kelkajn el siaj grekaj statuoj. Jen la freŝaj vizaĝoj de l’ junulinoj aŭskulte sidantaj antaŭ ŝi ……. sed tiun bildon jam konfuzis kaj anstataŭis alia, kiu plenigis ŝian imagon kaj aperante detruis ĉion ceteran: La vizaĝo de li kiu ĵus forveturis biciklete, la bela malkaŝa rigardo de liaj brunaj okuloj.
Ŝajnis al ŝi, ke ĵus la hieraŭan tagon ŝi lin vidis unuafoje ĉe la kolegio, kiam li venis por paroladi kun lumbildoj pri la gotikaj katedraloj en Francujo. Paŭlo Kermas estis juna arkitekto, kies nomo konatiĝis per publikigo de rimarkindaj albumverkoj. Ŝi mem instigis la direktorinon inviti lin por unu el la regulaj paroladoj, esperante ke tio helpus ilustri ŝian historian kurson. Tre bonan impreson li faris kaj li estis kelkafoje reinvitita al la lernejo.
Sufiĉe rapide naskiĝis kaj elkreskis ilia reciproka amo, baldaŭ interkonfesita per dolĉa korespondado dum unu el liaj kutimaj forestadoj en vojaĝo.
Poste kutimiĝis ili fari kune dimanĉajn ekskursojn biciklete. Nella sentis sian tutan estaĵon vibranta per ebriiga tremeto repensante pri la haltetoj en arbaroj aŭ arbaroj aŭ sur montetoj, la riĉaj minutoj de ama babilado, la momentoj de eterna poezio. Baldaŭ ŝi posedos la amaton kaj havos kun li ĝojigan hejmeton, ĉar ili ĵus decidis geedziĝi la proksiman printempon, se liaj profesiaj aranĝoj estos tiam certe starigitaj.
Post du tagoj li revenos kaj tiam ili komencos anonci sian fianĉiĝon. De l’ pasinta tempo al estonta facile transflugis ŝia penso kaj jen bildiĝis antaŭ ŝiaj okuloj novaj scenoj: la anonco al ŝia direktorino, la kunvizitoj al gekonatoj, ŝia vintra instruado ĝoje inspirota, la preparado de la kara hejmo, la edziĝo (ŝi deziris feston gajan, sed ne tro solenan).
Por sia vojaĝo ili jam decidis veturi Grekujon kaj, ŝi jam antaŭĝuis la plezuron admiri kun li la grandiozajn restaĵojn de perfekta arkitekturo kaj aŭdi kleran lian klarigadon.
Poste estos la ĉiutaga vivado kun la amato, la partopreno en lia idealo, la kuraĝigo al lia laboro por la belo. Kiel feliĉega ŝi sentas sin, estante tiel amata kaj tiom libera. Kiel vaste li plenumis ŝian antaŭan solecon.
Kiel varme kaj amike ridetis al ŝi la hela suno de l’ vivo. Mensogis la pesimistaj libroj de l’ ava biblioteko, kiuj dormadis en siaj luksaj bindaĵoj: La vivo ne estas vana malbela revo, ĝi estas vivinda kaj dolĉa realaĵo.
Jen zumegis antaŭ la domo granda ruĝa aŭtomobilo kaj Nella, subite revokite al estanteco, rekonis du siajn amikinojn, kiuj venis preni ŝin por plezura veturado kaj vespermanĝo en kampara vilaĝo.
Ŝi rememoris sian promeson, ke ŝi estos preta je la sesa, kaj rapide ŝi forkuris de l’ balkono por surmeti sian ĉapon kaj mantelon kaj ne atendigi siajn amikinojn.
Ĉapitro II
En la litvagono de l’ nokta “Rapido”, Paŭlo Kermas ĵus vekiĝis post kelkhora dormado. Kampoj, arboj kaj vilaĝoj furioze forglitadis trans la fenestro: la vagonaro penadis ripari la malfruon ricevitan ie dum la nokto de kruciĝa stacio.
Jen post iom Paŭlo reprenis la sekvon de sia longa pensado de hieraŭ antaŭ li sukcesis ekdormi. Ĝin tute plenigis Nella. Centfoje li devigis sian obeeman imagon pentri kaj senmove montri al li ŝian delikatan figuron, ŝiajn manojn, ŝian eburan vizaĝon, kies purajn marmorajn liniojn enkadrigis profunde nigraj haroj. Por rideto de ŝia greka buŝeto kaj ama fajrero de ŝiaj okuloj li donus sian vivon, same kiel la kavaliroj de l’ Mezepokaj rakontoj. Ilian supozitan amfervoron oni mokeme admiras hodiaŭ. Nia skeptikeco tamen nur dependas de tio ĉi: kiun virinon ni amas? Farinte al si tiun memkonfeson kaj ĝuinte novan imagrigardon al sia idolo, Paŭlo rimarkis ke la vagonaro jam trakuras inter ĉirkaŭurbaj domaroj kaj li rapide finis sin pretigi.
Kiam, post senfina fajfado la “Rapido” eniris sub la stacidoman tegmentegon, li jam staris sur la peroneto de l’ vagono kun sia valizo en la mano; sed lia penso ĉiam adore flugadis ĉirkaŭ Nella.
Kiel mirinde estas, ke li tiel subite renkontis kaj jam baldaŭ posedos por tuta vivo tian virinon, kiu per beleco plenumis lian estetikan idealon kaj samtempe havas spriton, guston kaj edukitecon tiel strange kaj neespereble taŭgajn por esti lia perfekta kunulino. Ĉu do iu beninda fatalo okazigas tiajn renkontiĝojn? Aŭ ĉu li devus sin mem gratuli, ke li sciis profiti maloftan homan ŝancon.
La halta skuego lin preskaŭ senvole saltigis for de l’ vagona ŝtupo kaj li jam rapidegis por trairi la densan homamason. Ekstere la pordego de l’ stacidomo, li per signo alvenigis fiakron kaj aĉetinte ĵurnalon de krianta knabeto, ekveturis sur la saltetiga pavimo de l’ stratoj.
Komenciĝis la matena vivo de l’ urbego kaj ĉie ruliĝadis koloraj ĉaroj de panistoj kaj laktistoj.
Paŭlo malfermis la ĵurnalon kaj okaze rimarkinte la nomon de sia urbo ĉe l’ kolono de lasthoraj novaĵoj, li legis la jenan telegramon:
“Aŭtomobila Akcidento. Hieraŭ vespere sur la strato al vilaĝo Tin-sur-Monto kampara veturilo kun timigita ĉevalo frakasiĝis kontraŭ aŭtomobilo alvenanta kontraŭflanke kaj enhavanta krom kondukisto tri sinjorinojn. La ĉevalo tuj mortiĝis kaj la kamparano vundiĝis tre grave. La kondukisto de l’ aŭtomobilo ricevis rompon de l’ brako kaj unu el la sinjorinoj, Fino. Nella P. brulojn kaj vundojn en la vizaĝo. La ceteraj du sinjorinoj, Finoj. Alico V. kaj Dora J. estis nur malgrave vunditaj ĉe la manoj per rompaĵoj de vitro.”
(Daŭrigota)
Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston en 2022.