Presita el Amerika Esperantisto feb 1907

Profesoro Munsterburg pri unu tutmonda lingvo

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-11

En la novembra McClure’s aperis artikolo de Hugo Munsterberg (elparolata Mijnsterberh) profesoro de psikologio en Harvarda Universitato. La celo estas protesti kontraŭ la Simpligita Silabado de la angla. Komence, li citas la cirkuleron de la Silabada Konsilantaro: “Ĉiuj, kies propra lingvo estas la angla, kredas ke, se ĝi ne maljuste deteniĝos, ĝi iĝos la rega kaj internacia lingvo de la mondo. Je tiu ĉi sorto ĝi taŭgas pro sia uzo kiel la ilo de la plej larĝa komerco kaj la plej antaŭenpuŝa civilizacio, pro sia kosmopolita vortaro kaj pro sia gramatika simpleco. * * * Estas tamen disvasta kaj fortike subtenata opinio ke nia lingvo estas detenata en sia progreso al tiu fino per unu malhelpo kaj nur unu—sia malsimpla kaj nearanĝita silibado.” Ĉar Silabada Reformo proponiĝas por ke oni gajnu internaciecon por la angla, la skribinto atakis la pli grandan aferon—la eblecon de tutmonda lingvo.

La temoj pretendataj estas: (a) nenia nacia lingvo povas internacie akceptiĝi; (b) Volapuk kaj Esperanto estas sensukcesaĵoj; (c) tutmonda parolilo ne estus utilaĵo; (d) simpatiemo estas la sola internacia lingvo. Pri tiuj kvar temoj mi volas trakti, sed nur pri la unua kaj la lasta en tiu ĉi artikolo.

La metodo de pensado de Profesoro Munsterberg kaj tiu de ĉiu esperantisto reciproke transkuras kiam li skribas la sekvantan paragrafon: “Kiam la Volapukuloj sonĝis sian sonĝeton, kaj nun kiam la esperantaj revistoj kondukadas siajn tiel nomatajn internaciajn kunvenojn, ili apogis ĉiam sur unu fundamenta kredo kiu, ili diris, posedas certecon de aksiomo: ke la politika kaj ekonomia stato de la mondo civilizita malebligas ke la vivanta lingvo de unu lando fariĝu la internacia komunikilo de ĉiuj la aliaj. Kaj certege oni ne povas ataki la esperantan propagandon kiel multe koncernas tiun ĉi principon membriligan.”

Ĉe tiu loko de transkuro la Profesoro bone povus stari kiel nia standardtenisto. Esperantistoj amegas la pacon. Ni opinias ke la greka diskuris tra la tutan mondon pro la venkoj de Aleksandro, kaj la disvastigo de la latina sin ŝuldas al la militisteco de Romo. Ni ne estas tiaj sonĝadantoj pri anglasaksona regnado kiaj kredas ke la glavo disvastigos la anglan al la finoj de la tero. Oni ree povas citi nian nunan kunligaton ĉe Harvardo: “Orienta Azio kredeble daŭros per la ĥina lingvo, paroladata hodiaŭ de kvarcent milionoj, kaj per la japana; Sudameriko daŭros per la hispana; la cent dudek milionoj de Rusujo daŭros per la rusa; kaj eĉ la germana, franca kaj la aliaj eble ankoraŭ kontraŭstaros mallongtempe ĝis kiam ili estos ordigataj kun la lingvoj de la konusoformaj skriboj kiel mortintaj ekzempleroj.”

Sed tie ĉi ni disiĝas, ni dekstren, Sro. Hugo maldekstren; ni kun niaj signalvortoj; kaj sur lia standardo la sekvanta: “Nenia internacia lingvo estas ebla escepte tiun de bonvoleco”. Jen estu lia okazo sciigi al ni ion helpontan! Vidu ni kiel li ĝin faros—kiel Napoleono kuraĝiganta siajn partianojn per unu el tiuj malgrandaj ekscitaj paroloj aŭ kiel Don Kiĥoteo forrajdanta sur sia amuzaĵo depelota per ventmuelilo?

La profesoro estas psikologiisto. Li argumentas ke tio, kion oni nomadas malĝusta silabado, estas vere bona, ĉar ĝi li kontraŭstaras simplecon de la gramatiko: Ĉiu gramatikaĵo prezentas pli multajn stimulojn al la pensilo. Sammaniere devas esti antaŭenvenigata reege—kaj se du infanoj krias oni devige diras almenaŭ dufoje, per la substantivo kaj per la verbo, ke estas ne nur unu infano.” Ĉu tiu ĉi dogmo ke “la pensilo bezonas helpojn kaj proponetojn kaj lumojn deflankajn” ne batalas egale kontraŭ la simboloj de muziko, ĥemio kaj precipe matematiko? Sed la skribanto devas lasi tian argumenton al profesiaj psikologiistoj, dankema je la duobla certeco kiun li sentas, ke, se ĝi estas ne fortika, ili ĝin elrespondos; kaj, se fortikas, ĝi pezados kun ili solaj.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: “Tiu ĉi vera internacia lingvo de bonvoleco devige disvastiĝos ju pli rapide des pli valora nia klopodo lerni la lingvon fremdan”; ree, “la lingvo de bonvoleco ne povas esti malpli utila pro ia malsameco de dialektoj kaj elparolemoj.

Jen do estas la unu konstrua diro en la artikolego de okdek mil kvincent vortoj: “Estas hodiaŭ necesa kaj ebla nur unu internacia lingvo; la lingvo de bonvoleco kaj paco kaj internacia amikeco akompanata de la serioza klopodo kompreni la emojn de niaj naciaj proksimuloj kaj honori iliajn penadojn. Kiel malhela la ideo de la aŭtoro estas! Ni supozas ke la “lingvo” kiun li proponas konsistas el manpremoj kaj ridetoj kaj “banzajoj.” “Unu esprimus ĝin angle, dua germane, alia ruse, france aŭ japane”. Ĝi farus malriĉan esprimon, “acidan vizaĝon,” laŭ mia metodo de pensado.

La leginto malsuprenmetas la ĵurnalon malkontenta. Li petis panon, kaj la skribinto donis al li ŝtonon; li petis fiŝon kaj estis donata al li skorpio. Ĉu la vorto “skorpio” tro forta? Mi ĝin uzas post pripenso. Manko de internacia komuniko estis estinta unu el la plej fruktaj kaŭzoj de milito kaj suferado en la terurega historio de la homaro. “Sed estas la Sorto” diras Herr Munsterberg. Nenio povas fariĝi; nur bonsento unu al la alia.”

Kiam la granda pionira misiisto, Adoniram Judson, elŝipiĝis en Burmujon, li renkontis tiulandulon en la arbaro, kaj signalis supren al ĉielo. Tiu ĉi foriris kaj rakontis ke li estis anĝelon vidinta. Tiu estis la lingvo de “bonvoleco”!

Antaŭ kelkaj monatoj egale talenta viro mezaĝa eniris aŭdantarejon en Ĝenevo, kie estis kunigataj personoj de ĉiu nacio, kun vizaĝoj brilaj kaj koroj plenegaj je la lingvo de bonvoleco. Kiam la aplaŭdego ekneniiĝis, vortoj (“ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni super la spiritoj de la homoj”!)—vortoj ekfalis el la noblaj lipoj, klaraj, elokventaj, kaj familiaj kiel la tonoj de infaneco. “Sinjorinoj kaj sinjoroj”—(ĝi estas nenies propra parolilo, eĉ ne tiu de la parolanto mem, sed la sonoj ŝajnis porti signifon tiel se ili tuŝadis kaŝatajn kordojn aŭ memorilojn antaŭnaskajn).

“Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando—tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur ĉar ili apartenas al alia gento. Terura estas la stato de aferoj nun en la multelingva Kaŭzako, terura estas la stato okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo!”

Tiaj estis la unuaj sentencoj de la parolo de Doktoro Zamenhof ĉe la malferma kunsido de la Dua Internacia Esperantista Kongreso. Tiu estis la lingvo Esperanto.