Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Lageta minaco

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-14

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Kiam mi estis infano, mi kaj Panjo loĝis en domaĉo en Misisipio. Nian akvon ni alprenis de apuda lageto ĉiutage. Iun tagon, Panjo sendis min denove al la lageto por alporti akvon. Mi rekuris hejmen kun malplena sitelo. “Luiso, kie estas la akvo?” Panjo kriis. “Panjo – estas granda aligatoro en la lageto!” mi respondis anhele. “Nu, Luiso, reiru kaj alportu nian akvon. Ĉu vi ne scias, ke la aligatoro tiel multe timas vin, kiel vi ĝin?” Sed mi rimarkis difekton en ŝia rezonado. “Panjo … se la aligatoro tiel multe timas min, kiel mi ĝin … tiu akvo ne taŭgas por trinki!”