Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Pri edukado en Esperanto-USA

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-02

Laŭ nia statuto en la unua paragrafo:

The Esperanto League for North America, Inc. is constituted as a not-for-profit educational organization, whose primary purpose is to further education in, and dissemination of information about, the international auxiliary language Esperanto within the United States of America.

Pro tio, ke ni estu aktivaj pri edukado, la estraro restarigis pli aktivan komitaton pri edukado en Esperanto-USA. Nia nova Komisiito pri Edukado estas Ruth Kevess-Cohen. Dankon al ŝi por ŝia jam aktiva laboro en tiu komitato kaj ankaŭ en la estraro!

Se vi volas komunikiĝi kun iu ajn komitato de Esperanto-USA, vi povas uzi la retadreson de la komitato, kiu troviĝas en nia retejo ĉe: Pri ni » Kontakti nin. Legu la liston sub la titolo Komitatoj. Rimarku nepre la komitatojn, kiuj laboras por la Esperanta komunumo en Usono!

Ek kaj antaŭen!