Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Registru vian voĉon por LibriVox

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-23
[figure]

LibriVox estas internacia projekto volontula, kies partoprenantoj hejme sonregistras publike haveblajn librojn. La projekto fordonas senkoste per sia retpaĝo la elŝuteblajn sonregistraĵojn. La projektaj volontuloj jam sonregistris ekde 2005 pli ol 32 000 librojn – el kiuj nur 26 estas en Esperanto!

Kiam mi eklernis Esperanton, estis malfacile trovi rimedojn por aŭskult-ekzercado. Kaj nun, estas malfacile trovi sufiĉe da rimedoj por aŭskult-ĝuado! Ni sonregistru pliajn librojn por ke la Esperanta komunumo kaj niaj lernantoj havu pli da rimedoj! Jen oportuno por sonregistri librojn, rakontadojn, novelojn, romanojn, poemojn, eseojn, kaj dramajn verkojn. Por pli da informo, aŭ por volontuli, bonvolu viziti: librivox.org.