Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

La virino sur la plaĝo

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-22

Laŭ nia difino, mikronovelo estas ege konciza rakonto, precize 100 vortojn longa – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero.

[figure]

Lasante rozojn ĉe la ondo-rando kiel kutime, ŝi promenas sur la plaĝo de unu piedpinto al la alia. Ŝiaj spuroj, kiel la petaloj, estas forviŝataj. La petaloj, kune kun la aero, salakvo kaj iomete da sablo miksiĝas, kreante ŝaŭmon belan.

Kial ŝi faras tion? Mi neniam demandis. Kiel demandi? Mi rigardadas binokle. Jam delonge mi ne laŭiris tiun plaĝon. Mi ekmemoras la tagon, kiam ni preterpasis unu la alian. Ŝia mieno ekzorgis.

La ondoj eksplodas kvazaŭ drako enpaŝas ilin. Mi miras. Hodiaŭ mi angoras pri ŝi pro la ventego. Jam mia hundeto lasis min sola ĉe la balkono en rulseĝo.