Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Verku kun ni en Novembro!

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-26
[figure]

Ĉu vi ĉiam volas ekzerci viajn Esperanto-verk-muskolojn, sed ne certas kiel komenci? Ĉu vi jam verkemas, kaj serĉas komunumon bonveneman kaj kunlaboran? Aŭ ĉu vi supozas, ke vi havas tro da truoj en via kalendaro por Novembro kaj volas plenigi ilin?

Se vi respondis jese al unu el tiuj demandoj, vi estas bonvena partopreni en la unua MoVeMo (Monda Verka Monato)! Inspirita de la projekto Nanowrimo (National Novel Writing Month), pluraj esperantistoj kreos siajn proprajn defiojn por Novembro: mikronovelojn, poemojn, tradukojn, eventuale eĉ unu aŭ du romanojn – ne gravas la ĝenro, nur ke vi pretas verki aŭ traduki almenaŭ iomete ĉiutage en Novembro.

Se vi jam havas projekton en via menso aŭ sur via tablo, jen la perfekta oportuno ellabori ĝin kun aliaj. Ni dividos kuraĝigojn, kaj havos malformalan renkontiĝon ĉiusabate, kie vi povos babili kun viaj samdefianoj.

Interesatoj informiĝu pli ĉe bobelarto.ink, aŭ anoncu sin al bobelarto@gmail.com.