Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Usonano gajnas en la Belartaj Konkursoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-15
[figure]

La 19-an de Septembro la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a okazigo en premifesto elsendita pere de YouTube. La BK-feston kungvidis Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernández, respektive Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj. En la BK partoprenis absolute rekorda nombro de 186 verkoj el kvin kontinentoj.

En la subbranĉo “Mikronovelo” juĝis Giulio Cappa, Tim Westover, kaj Trevor Steele. Partoprenis 45 verkoj de 27 aŭtoroj el 16 landoj. La unua premio estas aljuĝita al Mia sozio de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

La plenaj rezultoj de la konkurso troviĝas rete. La premiitaj verkoj aperos baldaŭ en Belarta Rikolto 2021, eldonota de Mondial.