Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Krucvortenigmo

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-24

Jen nova krucvortenigmo danke al Timoteo Boronczyk. Inter la solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 15-a de Aprilo. Bonŝancon!

[figure]

Horizontale

  1. Cirkl’ aŭ kvadrat’, ekz.
  2. Ĉirpema insekt’
  3. Hom’ sen rajtoj
  4. La plej frua
  5. Peli boaton
  6. Maldoneme
  7. Kunkudrita foliar’
  8. Senkondiĉa ordon’ pagi monsumon
  9. Fluganta armil’
  10. Efiki al io per likvo
  11. Elkonduki likvon
  12. Seka kiel dezerto
  13. Plena kred’
  14. Hebrea liturgia himn’
  15. Apertur’ en muro
  16. Lok' kie pneŭo siblas
  17. Malintern'
  18. Rapide piediri
  19. Dimensi' vertikala
  20. Rilata al oficisto, kiu interalie atestas kaj subskribas
  21. Altgrada atent’ de la publiko
  22. Urbo en norda Novmeksiko
  23. Por pirato, posedaĵ' pli grava ol oro
  24. Resone
  25. Flavoranĝa frukt’
  26. Surskrib’ sur koverto
  27. Malnova eŭropa mezurunu’ de pezo
  28. Kovri nudecon
  29. Grava ceremoni’
  30. Ĥoranoj
  31. Aliflanke de
  32. Moviĝ’ por atingi ion
  33. Socia malpermes’
  34. Malkvietigi
  35. Havanta multajn malgrandajn truojn
  36. La Hobito, aŭ tien kaj ____
  37. Element’ n-ro 28
  38. Muzika interval’ inter do kaj mi, ekz.
  39. Apartenanta al aliaj

Vertikale

  1. Atmosfera elektra malŝarg’
  2. Apartenanta al iu ne menciita
  3. Rusa monunu’
  4. Oceana gustigaĵ'
  5. Bleki kiel korvo
  6. Ĝis la _____’
  7. Nereala
  8. Paska flor’
  9. Grasa fiŝ’ foje enskatoligita
  10. Geneza pluvodaŭro, en tagoj
  11. Servist’ ĉe riĉuloj
  12. Sporta kunvenej’
  13. Riski monsumon en ludo
  14. Heraldika mustel’
  15. Rilata al senlabora(j) tago(j)
  16. Ebena, glata
  17. Parola songrup'
  18. Rolant'
  19. Ĉesig’
  20. Dolora sent’
  21. Spirtub’
  22. Sendita kambi’ por pagi ŝuldon
  23. Tirkestar’
  24. Manier' en kiu staras afero
  25. Tropika radiktuber’
  26. Nesentem’
  27. Malbrue
  28. Propon’ pri kion oni faru
  29. Deturni ies atenton
  30. Grado de takseblec’
  31. Moviĝi internen
  32. Voj’ inter konstruaĵoj
  33. Element’ n-ro 50
  34. Diboĉa fest’
  35. Ne klerik'
  36. Subita pren’
  37. Malnova ĉina mezurunu’ de pezo
  38. Agi kiel ordonite
  39. Havanta malmultajn jarojn