Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

La neuzita sekurzono

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-18
[figure]

En nia pasintfoja enigmo La neuzita sekurzono, prof. Ŝibolet vidis teruran akcidenton sur monta vojo. Sportaŭto rapidis malsupren kaj frakase trarompis barilon. Dume ĝi elĵetis sian stirinton, kaj ambaŭ falis en ravinon.

Unuavide ŝajnis, ke la morto estas akcidento. Tamen Ŝibolet sciis, ke efektive temas pri murdo! Sed kiel li sciis tion?

Alvenis bone rezonitaj solvoj de pluraj el niaj kutimaj suspektatoj… nu, detektivoj: Erik Felker, Doug Duea, Rafa Nogueras, Ellen Eddy, kaj Roĝero Blaine. Ĉiuj rimarkis la ŝlosilan detalon. Doug (kiu parenteze sendis sian solvon sur bele ilustrita karto) skribis: “La pruvon montris la sekurzono: ĝi kuŝis sur la stirista seĝo en flako de freŝa sango.”

Kaj tio estas stranga pro du kialoj. Unue, kiel rimarkis Erik, la sekurzono restis neuzita, “eble ĉar la ‘stirinto’ de la aŭto ne estis konscia kiam oni metis lin en la aŭton.” Povas esti. Ĉu tamen eblas, ke li ja estis konscia sed simple forgesis surmeti ĝin?

Ŝajne ne, kaj Ŝibolet sciis tion pro la sangoflako. Kiel diris Roĝero, “se estus la afero ja akcidento, supozeble la sango de la malfeliĉulo komencus ŝpruci je lia ekterenfalo, ne sur la seĝon antaŭ lia elĵeto.”

Ĝuste. Ŝibolet konkludis, ke oni murdis la viron, metis lian sangantan kadavron en la aŭton, kaj fine pelis la aŭton malsupren laŭ la deklivo por ŝajnigi la morton akcidenta.

Rafa aldonis saĝan konsilon:

Jen kial oni ĉiam uzu sekurzonon: por savi sian vivon okaze de trafikakcidento, kaj por pli ĝuste ŝajnigi trafikakcidenton anstataŭ murdon!

Gratulon al ĉiuj pro la bonaj solvoj. En la ĉi-foja lotumado gajnas Roĝero Blaine. Li ricevos $5-rabaton de la retbutiko.