Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2019-03-15

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Kion ni faris dum la pasintaj monatoj? Ho, kion ni NE faris!?

Ni lanĉis novan kampanjon Esperanto in the USA kun ESF, per kiu oni povas donaci por helpi Esperanto-projektojn en Usono, kaj ESF duobligos donacojn ĝis la unua $15000.

Ni gastigis retseminarion pri tio, kaj afiŝis la registraĵon (kaj multe da aliaj filmetoj) en nia revigligita JuTuba kanalo. Ni jam alŝutis 17 filmetojn al la kanalo ĉi-jare. Kelkaj el tiuj aperos dum la venontaj semajnoj. Se vi volas, ke nia kanalo montru filmeton pri via loka klubo, evento, aŭ agado, sendu ĝin al eusa.videos@gmail.com kaj spektu nian kanalon dum la postaj tagoj por vidi ĝin tie.

Se vi volas vidi la plej freŝan novaĵon pri Esperanto en Usono, abonu nian kanalon EsperantoUSA ĉe JuTubo! Se vi volas helpi krei la plej freŝan novaĵon pri Esperanto en Usono, sendu filmeton aŭ DONACU al nia nova kampanjo. (Vidu pli pri la kampanjo poste en ĉi tiu numero de la bulteno, aŭ ĉe nia retejo.)