Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

La afablaj homoj de Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-15

Kiam mi eklernis Esperanton, mi miris je la subita rondo da amikoj, kiujn mi ekhavis. Ili estis novaj amikoj, kiujn mi renkontis en lokaj klubkunvenoj, en la landaj kongresoj, kaj eĉ interrete de aliaj landoj. Ĉi tiuj amikoj kuraĝigis min. Mi memoras kiel pozitivaj kaj helpemaj ili estis, kaj ankoraŭ estas.

Tiuj fruaj tagoj en Esperantujo estis gravaj tagoj por mi. Mi opinias, ke kelkaj momentoj estis transformaj.

Mi memoras la matenmanĝon, kiun mi ĝuis kun Sylvan Zaft en la hotelo en Sankta Luiso ĉe la Landa Kongreso de ELNA de 1999. D-ro Sylvan Zaft (1935-2015) estis la verkisto de la libroj Peter Jameson’s Secret Language kaj Esperanto, A Language for the Global Village.

Li estis tiel afabla al mi. Mi memoras, ke mi sentis min tre honorata, ke fama aŭtoro permesas min sidi ĉe la sama matenmanĝa tablo kun li. Estis tie nur ni du en konversacio. Kvankam mi estis nur komencanto kaj li estis fama, li traktis min kiel egalulon. Mi impresiĝis je lia ekstrema bonkoreco.

Mi timis paroli multe en Esperanto kun li, sed li eĉ permesis al mi krokodili iom. Kiam mi parolis Esperante, li afable kuraĝigis min. Mi pardonpetis pro mia malbona gramatiko kaj teksasa elparolo. Li ne korektis miajn erarojn. Por li, la amikeco gravis pli ol perfekta uzado de la lingvo. Mi, la komencanto, sentis ke la spertulo prenis la lingvo-pezon de miaj ŝultroj. Anstataŭ surŝultrigi pezon pro la nova lingvo, mi vidis malferman pordon antaŭ mi, pordon gvidantan al amikeco.

Mi nun volas esti tiel kun komencantoj kaj progresantoj, kiel li estis kun mi. Mi volas esti pozitiva kaj kuraĝiga al la lernantoj. Por mi, amikeco situas en la koro de Esperanto.

Jes, ni devas lerni kaj uzi la lingvon, kiel eble plej bone. Jes, ni devas helpi la komencantojn kaj progresantojn. Tamen, ni bonkore montru al la novuloj ke amikeco estas unu el niaj bazaj trajtoj.

Dankon, D-ro Zamenhof, por bonkore doni al la mondo gravan ilon por amikeco.