Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Frua adoptanto de teknologio

Samsung Galaxy Z TriFold

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-18
[figure]

La Consumer Electronics Show (CES) okazis de la 4-a ĝis la 8-a de januaro 2026 en Las Vegas, Nevado. Oni povas diri, ke la nova epoko de faldeblaj inteligentaj poŝtelefonaj finfine alvenis! Samsung prezentis la unuan tian inteligentan poŝtelefonon iam venditan en Usono, kiu povas faldiĝi dufoje sur si: la Samsung Galaxy Z TriFold.

Kiam la Samsung Galaxy Z TriFold estas plene disfaldita, la ekrano havas imponan 10-colan diagonalon. Mi povas sekure diri, ke ĉi tiu interna ekrano estas tabulkomputil-granda. La ekrano de la baza iPad de Apple mezuras 11-colojn diagonale. Teme de tabulkomputilo, la Samsung Galaxy Z TriFold ja subtenas sendratajn periferiajn aparatojn, kiel klavaron kaj muson, plibonigante la sperton kvazaŭ pri tabulkomputilo.

Sed ĉu la granda interna ekrano vere permesas al uzantoj interagi kun sia telefono laŭ novaj manieroj? Jen kie mi komencas demandi min, ĉu aplikaĵ-programistoj vere novigos kaj kreos novajn, ekscitajn manierojn plene utiligi tabulsimilan internan ekranon? En mia ideala mondo mi povus uzi la kovrilan ekranon, kiu mezuras 6,5 colojn, kiel ordinaran telefonon. Mi povas malfermi mian telefonan aplikaĵon por fari rapidan vokon, rulumi tra filmetoj aŭ tekstoj en TikTok kaj Instagram, aŭ plenumi miajn ĉiutagajn Esperanto-lecionojn per Duolingo. Tamen, tiam, kiam mi malfermas la internan ekranon ĝis ĝiaj plenaj 10 coloj, mi volas IMPONAN sperton.

[figure]

Mi bonvenigus, se la Android-version de la Duolingo-aplikaĵo estus disponebla en du formoj por la Samsung Galaxy Z Trifold. La unua versio adaptiĝus al la kovrila ekrano de 6,5 coloj. Tamen, kiam mi malfermas la internan ekranon ĝis la plenaj 10 coloj, mi volas, ke aperu nova uzantinterfaco, en kiu la poŝtelefona aplikaĵo funkcias en labortabla reĝimo.

Ekzemple, jen unu el miaj ideoj: kiam la telefono estas malfaldita al sia 10-cola interna ekrano, la kutima poŝtelefona aplikaĵo Duolingo aperu sur unu panelo. En la dua panelo aperu areo por noti erarojn aŭ demandojn, kiujn ni eble havas. Kaj fine, sur la tria panelo montriĝu aŭ komunuma interfaco, kie oni povu interagi kun aliaj lernantoj de Esperanto en reala tempo, aŭ — se integri interagan komunuman panelon estas tro ambicia — panelo, kiu donu detalajn gramatikajn notojn pri la frazoj, pri kiuj ni devas ekzerciĝi. Mi instigas ĉiujn produktmanaĝerojn ĉe Duolingo rimarki ĉi tion.

Ĉi tio estas nur la unua ripeto de ideo, kiu povus doni al ni tiun mirindan sperton per faldebla inteligenta poŝtelefono. Mi afiŝos ĉi tiun blogaĵon, kiu estas skribita en Esperanto, en la esperanta subredito kaj pro tio mia ekzemplo specife alvokas Duolingo-lecionojn pri Esperanto. Sorry, not sorry.

[figure]

Mi estas uzanto de iPhone. Mi ĉiam estis, ekde la lanĉo de la iPhone 5s. Tamen, mi planas aĉeti la Samsung Galaxy Z TriFold kiel duarangan aparaton. Mi volas mem eksperimenti kaj vidi, kian lingvolernadan aplikaĵon mi povas disvolvi, kiu funkcias kaj kiel poŝtelefona aplikaĵo en la 6,5-cola reĝimo kaj kiel plena skribtabla aplikaĵo en la malfaldita 10-cola reĝimo. Kun la kresko de agenta AI, mi planas krei multajn prototipajn aplikaĵojn per “vibe coding”. Mi scias, ke ne estos facile, sed vera novigado ĉiam postulas malfacilan laboron. Dum mi komencas ĉi tiun vojaĝon en tri-faldaj poŝtelefonaj aplikaĵoj, mi memoras tion, kion oni instruis al mi en la mezlernejo: “Se vi ne sukcesas komence, vi estas en bona kompanio.”

Kion vi opinias pri la venonta Samsung Galaxy Z TriFold? Ĉu vi entuziasmas provi ĝin mem? Ĉu vi opinias, ke la faldebla poŝtelefono estas tendenco, kiu malaperos post kelkaj jaroj? Mi volas scii viajn pensojn! Kontaktu min per la paĝo “Contact Me” de mia retejo.