Presita el Usona Esperantisto № 2026:1
La porró
Oni ne ĉiam trinkis vinon kaj bieron kiel hodiaŭ. En antikveco, krom simplaj glasoj, homoj uzis kruĉojn, kornojn, kaj ritonojn por ebriiĝi. El tiuj antikvaj trinkujoj naskiĝis kurioza, tamen genia, inventaĵo: la porró (bekkruĉo).
La porró devenas de la romia ritono, kornoforma trinkujo kun larĝa buŝo supre kaj malgranda truo malsupre, tra kiu elfluas la vino. Preninte vinon el barelo, la trinkanto levas la ritonon, per la dikfingro malŝtopas la truon, kaj lasas la vinon flui elegante en la buŝon.
Iam inter la fino de la 14-a jarcento kaj la komenco de la 15-a jarcento ekaperis la porró en Katalunio. Laŭ kataluna folkloristo Joan Amades i Gelats, “la deziro doni al ĝi formon pli praktikan ol la korno kondukis al la kunfandiĝo de du apartaj elementoj — la botelo kaj la korno — kaj el tiu kuniĝo deriviĝis la porró. Ni povus diri, ke la porró estas botelo kun korno aŭ korno kun botelo.”¹
La porró rapide disvastiĝis tra Iberio. Alexandre Dumas, vojaĝante tra Hispanio meze de la 19-a jarcento, renkontis en Aragono lokanojn kiuj trinkis vinon el porró-forma botelo— la metodon ili nomis gargallo”. En la aragona lingvo gargallo signifas “forta fluado”.
George Orwell, en sia membiografio Omaĝo al Katalunio, priskribas sian renkonton kun la porró dum sia milita trejnado en Barcelono: “Ni manĝis ĉe longaj tabloj kaj el malpuraj ladplatoj, kaj trinkis el io terura, kiun ili nomis ‘porró.’ Porró estas speco de vitra botelo kun pinta brako, el kiu verŝiĝas fluo da vino ĉiufoje oni levas ĝin; tiel oni povas trinki de malproksime, sen tuŝi la porró-n per la lipoj, kaj oni povas pasi ĝin de mano al mano.”
Kiel simbolo de Katalunio kaj komuna partoprenado, porró-oj estos aĉeteblaj kaj ĝueblaj ĉe IJK 2026, la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Dum unu semajno en aŭgusto, kongresanoj havos la ŝancon konatiĝi kun la lokaj tradicioj; partopreni kulturajn, sociajn, kaj edukajn programerojn; kaj amuziĝi per diskejoj kaj koncertoj. La kongreson organizas la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), unu el la plej aktivaj junularoj en Eŭropo.
Ankoraŭ restas tempo por ekzerci viajn kapablojn je porró-umado antaŭ aŭgusto. Por helpi vin, mi kreis simplan instrukciaron.
La celo simplas: direktu la vinon el la kruĉo en la buŝon per glata, maldika fluo. Ne tuŝu la bekon per la buŝo. Ne makulu la ĉemizon.
- Paŝo 1: Alproksimigu la bekon al la buŝo.
- Paŝo 2: Klinu la kruĉon ĝis ekfluas la vino.
- Paŝo 3: Malrapide levu la kruĉon por plilongigi la fluon.
- Paŝo 4: Per akra movo rektigu la kruĉon, haltigante la fluon.
- Paŝo 5: Plej grave, transdonu ĝin al la sekva trinkanto—ja ekzistas la porró por esti dividata.
Se vi emas porró-umi, jam eblas aliĝi al IJK ĉe la retejo ijk2026.tejo.org. La dua aliĝperiodo finiĝos la 15-an de aprilo. Hastu do por sekurigi vian lokon!
- Amades i Gelats, Joan. El porró. Eldonejo: La Neotipia, Barcelono, 1938